Jazzkantine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jazzkantine estas ĵazrepa bando el Brunsvigo. Inspirite de la bando Jazzmatazz ĝin fondis en 1993 Ole Sander, Matthias Lanzer kaj Christian Eitner. Karakterize por la muziko de Jazzkantine estas la kunfando de la diversaj stilelementoj de rapo kaj ĵazo. Je tio la bando kunmuzikis kun tiel malsamaj muzikistoj kiel Smudo, Götz Alsmann kaj bandoj kiel Such A Surge.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam per sia unua verko nome Jazzkantine – ne laste danke al elstara programo – ili sukcesis kontrakti kun diskeldonejo BMG Hamburg kaj eniri la furorkantajn ranglistojn. En 1996 la bando ricevis por tio la muzikpremion Echo laŭ la kategorio plej bona ĵazdproduktaĵo; krome la ensemblo ricevis la Germanan Ĵaz-Premion kaj la Oran Orelon.

Ekde 1994 la bando prezentis pli ol 1000 koncertojn en Germanujo, Aŭstrujo kaj Svisujo, i.a. ĉe la Ĵazfestivalo je Montreux. La 6-an de aprilo 2002 okazis kadre de la eventoserio „hr3@night“ en la foiregohaloj de Kassel koncerto kune kun la bandego de la Heslanda Radio (estro: Jörg Achim Keller). La bando kunproduktis kvar projektojn kun la Ŝtata Teatro je Brunsvigo, nome Tanzzkantine, Braunschweich, Braunschweich!, Ölper 12 Pöints kaj Ölper 12 Pöints - Die zweite Staffel kaj "Unser Eintracht".[1]

En 2008 aperis la disko Hell's Kitchen, sur kiu la bando novinterpretas ŝtonrokajn kantojn laŭ sia aparta sono (i. a. kun gastkantistoj Xavier Naidoo, Max Mutzke, Tom Gaebel kaj Pat Appleton de DePhazz. La albumo atingis rangojn 1 en interreta ĵazranglisto kaj julion de 2008 ankaŭ en la ĵazranglisto de la germana firmao Media Control.

Ekde aprilo de 2011 la ritmosekcio de Jazzkantine prezentas en la teatraĵo "Fleisch ist mein Gemüse" kiel "Tiffanys" en la Ŝtata Teatro je Brunsvigo.

Alia projekto de Jazzkantine estas Blauhausband. Kvar - ĝis kvinfoje ĉiujare ĉi tiu bando spontankoncertas en la Teatro. Krom membroj de Jazzkantine (baza ensemblo: Christian Eitner, Tom Bennecke, Andy Lindner, Christian Winninghoff, Heiner Schmitz) gastmuzikistoj sekvas inviton al kunmuzikado, interalie ĝis nun Roger Cicero, Pat Appleton, Dr. Ring Ding, Sam Leigh Brown (Frank Popp Ensemble), Mädditation (Mousse T. Band), Rock DJ HandTrix (Such A Surge), B. La (Cultured Pearls), Tom Gaebel, Silent Radio, Sascha Münnich kaj Phil Barnes.

Decembron de 2011 kroma teatroproduktaĵo kunverkita kun Jazzkantine travivis unuafojan prezentadon: "Die Braunschweiger Weihnachtsgeschichte". Kune kun la multjara kunulo Peter Schanz (aŭtoro ka reĝisoro) la bando prezentis kristnaskodramon en historia spegultendo sur brunsviga placo.

Marton de 2012 Jazzkantine publikigos novan albumon ĉe Universal Music. Ĉi tiu enhavo laŭ indikoj de la bando novinterpretaĵojn de popularaj germanaj popolkantoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1994: "Jazzkantine" (albumo)
    • 1994: "Respekt" (unuopaĵo)
    • 1995: "Ich bin ein Träumer" (kune kun Such A Surge) (unuopaĵo)
    • 1995: "55555" (unuopaĵo)
    • 1995: "Es ist Jazz" (unuopaĵo)
  • 1995: "Heiß und fettig" (albumo)
    • 1996: "Boogaloo" (unuopaĵo)
  • 1996: "Frisch gepresst+Live" (duobla albumo)
    • 1998: "Kein Bock" (unuopaĵo)
  • 1998: "Geheimrezept" (albumo)
    • 1998: "Krankenhaus" (unuopaĵo)
    • 1998: "Alles nur Chemie" (unuopaĵo)
  • 2000: "In Formation" (albumo)
    • 2000: "Ich würd die Welt gern verändern" (unuopaĵo)
  • 2000: "The Remix Album" (albumo)
    • 2000: "Zeitalter" (Maxi)
  • 2001: "Die Jazzkantine tanzzt!" (als Tanzzkantine) (albumo)
  • 2002: "Futter für die Seele" (albumo)
    • 2002: "Chaos 2001" (Maxi)
  • 2003: "Unbegrenzt haltbar" (albumo)
  • 2004: "Braunschweich, Braunschweich!" (albumo)
  • 2004: "Best of Jazzkantine" (albumo)
    • 2008: "Highway to Hell" (unuopaĵo)
  • 2008: "Hell’s Kitchen" (albumo)
  • 2009: "Unser Eintracht" (albumo)

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Christian Eitner, baso (bandestro kaj kunfondinto)
  • Matthias Lanzer (kunfondinto)
  • Ole Sander (kunfondinto)
  • Air-Knee, diskludisto
  • Aleksey, Rap (1994 ĝis 2000)
  • Tom Bennecke, gitaro
  • Cappuccino, repkantisto
  • Dirk Erchinger, frapinstrumentaro (1993 ĝis 2010)
  • Andy Lindner, frapinstrumentaro (ekde 2010)
  • Jan-Heie Erchinger, elektra piano (1993 ĝis 2010)
  • Gunter Hampel, vibrafono (1994 ĝis 2001)
  • George Bishop, saksofono (kunfondinto, mortis la 13-an de oktobro 2005)
  • Bernhard Steinmetz, trumpeto (mortis la 2-an de aprilo 1999)
  • Tachiles, repkantisto
  • Christian Winninghoff, trumpeto
  • York, Saxophon (ĝis 2010)
  • Heiner Schmitz, saksofono (ekde 2008)
  • Simon Grey, klavarilo kaj elektra piano (ekde 2010)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ölper estas kvartalo de Brunsvigo. La muzikprojekto transigas la Eŭrovido-Kantokonkurson groteskmaniere sur Brunsvigajn cirkonstancojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]