Ještěd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ještěd
monto
Lando Ĉeĥio vd
Situo Horní Hanychov
Situo
Geografia situo 50° 43′ 56″ N, 14° 59′ 7″ O (mapo)50.73222222222214.985277777778Koordinatoj: 50° 43′ 56″ N, 14° 59′ 7″ O (mapo)
Ještěd (Ĉeĥio)
Ještěd (Ĉeĥio)
DEC
Ještěd
Ještěd
Situo de Ještěd
Map
Ještěd
Parto de Ještěda-kozákova montodorso vd
vdr

Ještěd (1012 m) (germane Jeschken) estas monto en Ještěda-kozákova montodorso en la norda parto de Ĉeĥio, situanta sude de Liberec. Sur la pinto troviĝas konata televida elsendilo en teĥnikisma arĥitektura stilo; en la suba parto de la elsendturo situas hotelo kaj restoracio. Sur la pinton de Ještěd iras telferoj, sur la deklivoj troviĝas skiada centro. Tuj sub Ještěd situas Horní Hanychov, la plej suda urboparto de Liberec. La masivo de Ještěd estas ekde 1995 parto de la Naturparko Ještěd (93,6 km²).

Jam antaŭ konstruo de la elsendoturo staris sur la monto granda kruco. Ještědaj krucoj havas longan historion, pruvitan jam ekde la jaro 1737; la ĝis nun lasta venas de la jaro 1990. Ĝia antaŭinto estis en la 1980-aj jaroj sekrete fortranĉita, onidire laŭ ordono de tiama komunista urbestro de Liberec.

Gravan rolon ludis Ještěd kelkajn tagojn post la sovetia invado en Ĉeĥoslovakion en la jaro 1968, kiam el ĝi elsendis inter la 25-a kaj la 27-a de aŭgusto la televida studio Svobodné studio Sever ("Libera studio Nordo"). Ankaŭ Václav Havel parolis en elsendo el tiu elsendturo; hodiaŭ rememorigas tion memortabulo apud la turo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Je la 27-a de oktobro 2008 kelkaj partoprenantoj de la renkontiĝo de ĈEJ vizitis Ještěd per telfero. Dum la 65-a IJK en Liberec en la jaro 2009 okazis dimanĉe kaj marde ekskursoj al Ještěd.