Jean-Baptiste-Michel Bucquet (1746-1780) estis franca kemiisto, apotekisto, kuracisto, reĝa cenzuristo, kaj membro de la Akademio de Sciencoj el Francio. Lia entuziasmo pri kemio estis rezulto de lia kredo ke ĝi estas la solvo por la natura historio kaj medicino. Inter 1775 kaj 1777 li estis profesoro pri Farmacio en la Universitato de Parizo, kaj post la morto de Augustin Roux li fariĝis profesoro pri kemio.