Jean-Baptiste Clément

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tombo de J-B Clément en la Tombejo Père-Lachaise

Jean-Baptiste Clément, en Esperanto Johano Baptisto Klemento, naskita en Bulonjo-Biljankurto 1836 - mortinta 23-an de februaro 1903 en Parizo, estis kantisto kaj membro de la Pariza Komunumo konata ĉefe pro esti la aŭtoro de la kanto Le Temps des cerises (La tempo ĉeriza), kun muziko de Antonio Renardo (Antoine Renard), kiu fariĝis ekde la fino de la 19-a jarcento simbolo por la laborista movado de la Komunumo.

Li estis poeto, socialisto, framasono, kuprolaboristo, ĵurnalisto kaj ekzilito en Belgio en 1867, kie li publikigis sian faman kanton. Poste li estis enkarcerigita ĝis la insurekcio de 1870. Membro de la Nacia milico, li partoprenis en la insurekcioj de oktobro 1870 kaj januaro 1871. Marte li estis elektita membro de la Konsilantaro de la Komunumo el la 18-a arondismento de Parizo. Li partoprenis en la administrado de la Komunumo ĉe diversaj postenoj. En la ĵurnalo Cri du peuple (Popola krio) de Jules Vallès li protestis kontraŭ la fermo de kelkaj ĵurnaloj opoziciantaj la Komunumon. Li luktis ĉe la barikadoj dum la Sanga semajno kaj poste li verkis la kanton La Semaine Sanglante (Sanga semajno) kiu denuncas la perfortan subpremadon kiun suferis la komunumanoj.

Li ekziliĝis en Londono, kie li pludaŭrigis la lukton. Kondamnita je morto en 1874, li estis amnestiita en 1879. Li revenis al Parizo post la amnestio de 1880 kaj aktivulis en la socialisma partio de Jules Guesde. Kiam li estis enterigita ĉe la tombejo Père-Lachaise la 26an februaro 1903, ĉirkaŭ 5,000 homoj ĉeestis la ceremonion.

Elprenaĵo el La Tempo ĉeriza[redakti | redakti fonton]

Se kantos ni pri la temp’ de l’ ĉeriz’
Kaj la najtingal’, kaj mokanta merl’
Festados sen fino...

...Sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ja, kiam dum revo plukas duop’
Orelo-juvelojn...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bernard Noêl, Dictionnaire de la Commune, Flammarion, kolekto Champs, 1978