Jean-Baptiste Debret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Baptiste Debret
(1768-1848)
Familio de Kamakano, estro de Aragvaja tribo, prepariĝas por festeno
Familio de Kamakano,
estro de Aragvaja tribo,
prepariĝas por festeno
Persona informo
Jean-Baptiste Debret
Naskiĝo 18-a de aprilo 1768
en Parizo,  Francio
Morto 28-a de junio 1848
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandNacia Altlernejo de BelartojAltlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj vd
Subskribo Jean-Baptiste Debret
Familio
Gefratoj François Debret vd
Profesio
Okupo pentristo • inĝenieroilustristo • litografisto vd
Laborkampo pentradovidigaj artoj vd
Verkado
Verkoj Napoleon I decorated a soldier of the Russian army in Tilsitt with the cross of the Legion of Honor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Baptiste DEBRET (1768-1848) (* Parizo, en la 18-a de aprilo 1768 - Parizo, en la 28-a de junio 1848) estis franca pentristo, kiu vizitis Brazilon kune kun la Franca Artistara Misio, estrita de Joachim Lebreton (1760-1819)[1], kaj li restis en Brazilo inter 1816 kaj 1831, sin dediĉante al pentrado kaj al la artisma administrado. En siaj pentraĵoj li portretis ne nur pejzaĝojn, sed, super ĉio, la brazilan societon, neniam forgesante elstarigi la signifoplenan ĉeeston de la sklavoj. Reirinte al Francio li publikigis la verkon "Voyage pittoresque et historique au Brésil"[2] (1834-1839), kie li elmontras aspektojn pri la brazila naturo, la homo kaj la societo en la komenco de la 19-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Jacques Debret, funkciulo de la franca parlamento, frato de la arkitekto François Debret (1777-1850)[3], parenco de François Boucher (1703-1770) kaj kuzo de Jacques-Louis David (1748-1825), estro de la neoklasika skolo en Francio. Li studis en la Liceo Ludoviko la Granda[4] kaj estis lernanto en la Akademio pri Belartoj de Parizo[5], kaj estis kolego en la klasĉambro de sia kuzo. Li, same kiel lia frato Françis, estis membro de la Instituto de Francio, kaj en 1791 li ricevis la duan premion en Romo, kun lia pentraĵo "Reguluso revenante al Kartago".

Sklavo-ĉasanto

La Franca Revolucio bezonis je inĝenieroj komprenantaj pri fortikaĵoj-konstruadoj. Tiam, kelkaj el la plej brilaj lernantoj selektiĝis por la kurso de Inĝenierado. Debret estis unu el la elektitoj, kaj tiam li studis inĝenieradon dum kvin jaroj, laŭ la tradicio de la familio, en la Nacia Lernejo de Pontoj kaj Ŝoseoj[6]. Post diplomiĝo, en januaro 1795 li estis dungita kiel desegnisto de la klaso 3 en la Centra Lernejo de Publikaj Laboroj[7] (estonta Politeknika Lernejo), kiu apenaŭ komencis ties ativecojn. En decembro de la sama jaro, li promociiĝas kiel desegno-instruisto. En aprilo 1796, li posteno estingiĝis kaj li forlasas la Politeknikan Lernejon. Malgraŭ ke li estis inĝeniero, Debret reprenas la pentradon. En 1798, li eksponas pentraĵon kun nature grandaj figuroj - Le général méssénien Aristomène delivré par une jeune fille[8], per kiu li gajnis la duan premion. En 1804, li eksponis la bildon "La kuracisto Erazistrato malkovrante la kaŭzon de la malsano de la juna Antioko"[9].

En 1805, li ŝanĝas la temon de siaj pentraĵoj, kaj eksponas la bildon "Napoleono faras omaĝojn à la malfeliĉa kuraĝo"[10], kiu ricevis honoran mencion de la Instituto de Francio. Finfine, Debret trovas tion, kio estus la ĉefa objekto de siaj verkoj dum li estis en Francio: Napoleono. En 1808, li ekspozicias la bildon "Napoleono en Tilsitt ordenante rusan soldaton per la Legio de Honoro. En 1810, nova "tributo" al Napoleono kreiĝas: "Napoleono parolanta al la trupoj", kaj sekve "La unua distribuado de krucoj de la Legio de Honoro en la Preĝejo de la Invaliduloj", en 1812. Ne hazarde, Napoleono estis vera meceno por la artistoj kiel Debret kaj David, apogante - inkluzive financante - la dissemadon de la neoklasika arto.

La artistara misio en Brazilo[redakti | redakti fonton]

La malvenko de Napoleono, en 1815, estis forta bato al la neoklasikaj artistoj, kiu perdis la ĉefan kolonon kiu subtenis - finance kaj ideologie - la neoklasikan arton. Krom tio, la perdo de sia sola filo, kiu estis nur deknaŭ-jara, multe ŝanceligis lin. Tiuepoke, li kaj la arkitekto Grandjean de Montigny (1776-1850)[11] estis invititaj partopreni de iu misio kun francaj artistoj que vojaĝos al Rusio laŭpete de la caro Aleksandro la 1-a. Sed, paralele, pretiĝis en Parizo misio al Brazilo, estrita de Joachim Lebreton[1], laŭpete de Johano la 6-a. Debret, same kiel Grandjean de Montigny, elektis Brazilon. Kaj en la 22-a de januaro 1816 li enŝipiĝis en Havro. Calpe, la usona velŝipo kiu portis la mision, enlandiĝis en la brazila teritorio la 26-an de marto 1816. La misio estis planita de António de Araújo e Azevedo, la 1-a Grafo da Barca (1754-1817), kiu skribis al la 6-a Markizo de Marialva, portugala ambasadoro en Parizo, kaj petis al li pri la pretigo por la veno de ia artistara misio, artistoj, kiuj inter aliaj celoj, organizus la kreadon de iu Akademio de Belartoj.

Lia alveno al Brazilo, en 1816, koincidas kun la morto de la tiama reĝino de Portugalio Maria la 1-a. Debret tiam komisiiĝas pri la bilddokumentado de la funebraĵoj de la reĝino kaj la aklamado de Johano la 6-a. Ĉirkaŭ de 1825, li pentras Akvafortojn, hodiaŭ konfiditajn al la Sekcio de bildpresaĵoj de la Nacia Biblioteko.

El 1826 ĝis 1831, li instruas historipentradon en la Imperia Akademio de Belartoj alternante vojaĝojn tra pluraj urboj de la lando, kie li portretis homajn tipojn, kutimojn kaj lokajn pejzaĝojn. Ŝanĝema, li desegnis ekde uniformojn kaj festo-vestojn de la kortego, ĝis kolorilustraĵoj de diplomoj, insignoj, kaj scenejoj por teatroj. Kelkaj el liaj lernantoj estis Araújo Porto-Alegre kaj Augusto Müller.

En 1828, Debret ekestris la akademion kaj en 1829, li organizis la Ekspozicion de la Historia Pentroklaso de la Imperia Akademio de Belartoj, kiu estis la unua publika ekspono de arto en Brazilo, kun pentraĵoj de liaj lernantoj mem. En 1830, li elektiĝis kiel kunresponda membro de la Akademio de Belartoj de la Instituto de Francio.

En 1831, kaŭze de sanproblemoj, li lasis Brazilon kaj reiras al Parizo akompanate de sia lernanto Porto-Alegre.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Subulo punante sklavon.
  • Les Fruits du nouveau Monde, Rio-de-Ĵanejro, 1822
  • Le Médecin Érasistrate découvrant la cause de la maladie d'Antiochus, 1804
  • Napoléon rend hommage au courage malheureŭ
  • Entrevue de Napoléon et du prince Dalberg à Aschaffenburg kunlabore kun Constant Bourgeois (1767-1841)[12]
  • Napoléon décore le grenadier Lazareff à Tilsitt.
  • Napoléon haranguant les troupes bavaroises et wurtembourgeoises à Abensberg
  • Première distribution des croix de la Légion d'honneur

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brasil Artes Enciclopédias. Arkivita el la originalo je 2013-06-14. Alirita 2014-05-14.
  2. Pitoreska kaj Historia vojaĝo al Brazilo Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine- Nacia Biblioteko de Brazilo.
  3. Aristide Cabaillé-Coll
  4. La Liceo Louis-le-Grand, estas publika institucio de la duagrada kaj supera instruado, lokiĝinta en Parizo kaj ties fondo retroiras al la 16-a jarcento.
  5. École des Beaux-Arts de Paris
  6. École Nationale des Ponts et Chaussées. Arkivita el la originalo je 2004-04-07. Alirita 2014-05-14.
  7. L'École centrale des Travaux Publics: fondiĝis en la 11-a de marto 1794 kaj estas unu el la plej antikvaj, renomaj kaj prestiĝohavaj lernejoj pri inĝenierado en Francio.
  8. La mesenia generalo Aristomeno liberiĝinta de junulino.
  9. Le Médecin Érasistrate découvrant la cause de la maladie d'Antiochus (1804)
  10. Napoléon rend hommage au courage malheureŭ.
  11. Enciclopédia Itaú Cultural Arkivigite je 2014-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
  12. The Antiquarium. Arkivita el la originalo je 2014-09-16. Alirita 2014-05-14.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj