Jean-Baptiste Kléber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Baptiste Kléber
Kléber, de Jean-Baptiste Paulin Guérin
Kléber, de Jean-Baptiste Paulin Guérin
Naskiĝo 9-an de marto 1753 (1753-03-09)
en Strasburgo
Morto 14-an de junio 1800 (1800-06-14) (47-jaraĝa)
en Kairo
Soldata kariero
Persona informo
Mortokialo pikvundo
Tombo Cronenbourg French National Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Pauline Fourès
Okupo
Okupo oficiroarkitektomilitisto • milita komandisto
vdr

Jean-Baptiste Kléber, naskiĝinta la 9an de marto de 1753 en Strasburgo kaj murdita la 14an de junio de 1800 ĉe Kairo en Egipto, estis franca generalo kiu famiĝis dum la epoko de la francaj revoluciaj militoj, ĉefe dum la milito de Vendée kaj de la kampanjo de Egiptio.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la Revolucio[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris en la Armeo de la Rejno, en kies kampanjo li defendis en 1793 la fortikaĵon de Majenco. En aŭgusto samjare li estis sendita por subpremadi la ribelon de la Vendée estrite de la generalo Léchelle. Li estis venkita ĉe Tiffauges, venkis ĉe Montaigu kaj partoprenis en la batalo de Cholet kiu limigas la vendeanojn norden de la Luaro. La malvenko de Entrammes kie la respublika armeo perdis 4 000 homojn kaj sian tutan artilerion markis la pinton de lia konflikto kontraŭ la generalo Léchelle. Ankaŭ Kléber kulpis, sed estis la generalo Léchelle kiu estis deklarita responsa de la malvenko kaj elpostenigita. Sub la estreco de la generalo Rossignol pluis la malvenkoj. Post sangoverŝa reago kaj organizado de la respublikanoj, ili venkis en la batalo de Savenay (decembre de 1793) kaj finis la milito de Vendée.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mémoires politiques et militaires 1793-1794 de Jean-Baptiste Kléber
  • Le dieu Mars en personne de Jean-Joël Brégeon
  • Pierre Gréau, La bataille d'Entrammes, Nantes/Laval, éditions Siloë,‎ 2007 (ISBN 9782842314132)
  • Pierre Gréau, La Virée de Galerne, Cholet, éditions Pays & Terroirs,‎ 2012 (ISBN 9782751602863)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]