Jean-Claude Killy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean-Claude KILLY (n. la 30-an de aŭgusto 1943) estas eksa franca sportisto kaj skiisto, kiu ĝuis internacian prestiĝon kaj karieron fine de la 1960-aj jaroj. Li gajnis tri skikuradojn dum la Vintra Olimpiko 1968, kaj ankaŭ gajnis du skiajn mondĉampionadojn en 1967 kaj 1968.

Killy estis membro de la Internacia Olimpika Komitato inter 1995 kaj 2008.