Jean-Claude Trichet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trichet en 2001

Jean-Claude TRICHET [ĵa klod triŝE] (naskita la 20-an de decembro 1942 en Liono, Francio) estas la dua prezidanto de la Eŭropa Centra Banko.

Li transprenis sian oficon je la 1-a de novembro 2003 de la nederlandano Wim Duisenberg, kies oficadon Francio konsentis nur je la kondiĉo, ke li post duono de sia ofic-periodo cedu sian oficon.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En 2004 Trichet gajnis premion de la franca lingvo-protekta asocio Académie de la carpette anglaise, ĉar li okaze de sia enoficiĝo deklaris "I am not a Frenchman" ("mi ne estas franco").

Tutserioze, la 2-an de junio 2011 li en Akeno, Germanio, estas honorigata per la Karola Premio.

Antaŭe: Prezidanto de Eŭropa Centra Banko Poste: Logo European Central Bank.svg
Wim Duisenberg 1-a de novembro 2003 ĝis 31-a de oktobro 2011 Mario Draghi