Jean-Claude van Cauwenberghe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Van Cauwenberghe

Jean-Claude VAN CAUWENBERGHE [van KOvenberg], ankaŭ konata kiel Van Cau (naskiĝis en Charleroi, la 28-an de aprilo 1944) estas valona/belga politikisto de la partio PS (francalingva socialisma partio de Belgio).

Van Cauwenberghe estas la filo de la PS-politikisto André Van Cauwenberghe. Lia patrino estis flegistino. Je la franclingva Libera Universitato de Bruselo Van Cauwenberghe akiris la diplomon de doktoro en la Juro. Li komence laboris kiel advokato ĉe la advokataro en Charleroi.

De 1977 ĝis 1983 li estis parlamentano. En 1995 Van Cau estinte 12 jarojn urbestro de Charleroi, iĝis ministro pri buĝeto en la registaroj de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj de la Valona Regiono.

En la jaro 2000 Van Cau sekvis Elio Di Rupo kiel ministro-prezidanto de Valonio. Post la balotado en 2004 li ekigis duan terminon.

Je la 30-a de septembro 2005 Van Cauwenberghe devis eksiĝi pro ekzameno kontraŭ li rilate aferon je la socia enloĝiga entrepreno "La Carolorégienne" en Charleroi, post kiam antaŭe li dum emocia parolado petegis de tri PS-skabenoj ke ili eksiĝu. Van Cau emfazas sian senkulpecon.

Van Cauwenberghe estas framasono. Lia gepatra lingvo estas la franca, sed dum siaj jaroj kiel militisto en Charleroi li ankaŭ lernis la valonan; lingvon kiun li ankoraŭ regule parolas inter geamikoj.

Eksteraj ligiloj