Jean-Dominique Gautier
Jean-Dominique GAUTIER, en Esperanto Johan-Dominiko Gaŭtiero[1], estas franca reĝisoro de dokumentaj filmoj, naskiĝinta en Bordozo en 1953.
Biografio
Aktiva jam de trideko da jaroj, Dominiko Gaŭtiero specialiĝis en realigo de filmoj pri socia historio, kaj aparte pri la socia historio de la sud-okcidenta franca regiono Bearno kaj pri la batalantoj de la Hispana Enlanda Milito. Li kunlaboras jam de longa tempo kun la franca historiisto Jean Ortiz.
Filmografio
Titolo | Produktanto | Priskribo | Jaro | Daŭro | |
---|---|---|---|---|---|
Originala | Esperanta | ||||
Louis Barthou | OREP kaj Departementa Konsilantaro de la departemento Pyrénées-Atlantiques. | Rememoro pri la politika homo en sia Bearno. | 1982. | 16 mn. | |
Francis Jammes | OREP kaj Departementa Konsilantaro de la departemento Pyrénées Atlantiques. | Rememoro pri la verko de la poeto. | 1986. | 26 mn. | |
Joseph Peyre | OREP kaj Departementa Konsilantaro de la departemento Pyrénées Atlantiques. | Rememoro pri la vivo kaj verko de la verkisto. | 1987. | 26 mn. | |
Guerrillero | Gerilisto | Les Films Jack Fébus. | La rolo de la hispanaj rezistantoj dum la Dua Mondmilito (1939-1945) en Pireneoj. Premio Jean Rouch en la Festivalo de la filmo pri Esplorado organizita de CNRS (Nacia Ceentro pri Scienca Esplorado) de Nancy en 1997, kaj Premio François Schachter en Parizo en 1997. | 1996 | 52 mn. |
Les Films Jack Fébus kaj France 3 Sud | 1998 | 26-minuta versio. | |||
Aspe, une vallée en sursis | Aspe, valo en prokrastita danĝero | Collectif de la vallée d’Aspe contre le projet du tunnel du Somport. (Kolektivo de la Valo de Aspe kontraŭ la tunelo de Somport): tunelo de Fréjus | Engaĝita filmo farita ĉefe en la valo de Maurienne | 1995. | 35 mn. |
Musique pour sonnailles | Muziko por tintiloj | Les Films Jack Fébus. | Kreo de muzika spektaklo miksanta la okcitanan paŝtistan tradicion (kanzonoj kaj rakontoj), perkutinstrumentojn kaj elektro-akustikan muzikon. | 1999. | 52 mn. |
Eth Renom | Les Films Jack Fébus. | Kroniko pri la kreo de "Pastoralo", tradicia spektaklo, fare de la vilaĝo de Lanne-en-Barétous (Atlantikaj Pireneoj). | 1999. | 26 mn. | |
Station debout pénible | Peniga stara pozicio | Les Films Jack Fébus | Atesto de fizikaj handikapuloj pri siaj vivkondiĉoj. | 2000. | 26 mn. |
Paroles de pères | Paroloj de patroj | Creav/Les Films Jack Fébus. | La patreco tra atestoj de ordinaraj patroj. | 2002. | 52 mn. |
Les maquis de l'impossible espoir | La makisoj de la neebla espero | Creav/Les Films Jack Fébus | De 1940 ĝis 1957, hispanaj respublikanoj, kiuj rifuzas la venkon de Franco, organizas heroan rezistadon en Kantabrio; du postvivintoj atestas. | 2003. | 52 mn. |
Espejo rojo | Ruĝa Spegulo | Creav / Université de Paŭo / Diputación de Cordoba. | Vivovojo de hispana respublikano tra la jarcento kaj Eŭropo, de la jaroj 1920 ĝis nun. | 2005. | 75 mn. |
Rouge Miroir | Kun Jean Ortiz. | 2007. | 1h 18mn. | ||
Le Cri du Silence | La Krio el Silento | Creav/ Universitato de Paŭo. | La kroniko pri la eltombigo, en junio kaj julio 2004, de 22 kadavroj ĵetitaj fare de la frankistoj en du komunaj fosaĵoj de la vilaĝo de Santaella, en proksimeco de Kordovo. | 2006. | 62 mn. |
Confidences cubaines | Kubaj konfidencoj | Creav | Serio da renkontiĝoj kun anonimaj kubanoj, ĝenerala stato pri la ĉiutaga vivo nun en Kubo. | 2007. | 70 mn. |
Laïcité | Sekulareco, eksterreligieco | Cumamovi / La libre pensée (La Libera Penso) / Ĝenerala Konsilantaro de Akvitanio. | Ĝenerala stato de la leĝo de 1905 (pri libereco krei asociojn) kaj pripensoj pri ĝiaj rekonsideroj. Interparolo kun Henri Pena Ruis, Jean-Paul Scott… | 2007. | 52 mn. |
Paroles d'anciens | Vortoj de maljunuloj | Creav / Ciapa. | Serio da atestoj de aĝaj personoj (77 ĝis 96 jaroj) pri la hodiaŭaj kondiĉoj de maljuniĝo. | 2008. | 63 mn. |
Fils de Rojo | Filo de ruĝulo | Kunproduktaĵo Creav / Les Films Jack Fébus / France 3 Aquitaine | portreto de Jean Ortiz, filo de hispana respublikano engaĝita en la batalo por la historia memoro kaj la postuloj de la Tria Respubliko. | 2009. | 52 mn. |
Lo que me contó abuelito | Tio kion rakontis mia aveĉjo | Kunproduktaĵo Creav/Cumamovi. | Historio pri la bearna elmigrado en Argentino en la 19a kaj20a jarcentoj | 2009 | 65 mn |
Caimanes, Los sin agua[2], | La Senakvuloj | kun Jean Ortiz | 2011 | 9 min. | |
Filmo pri Esperantoa | SAT-EFK | 2011 |
Eksteraj ligiloj
- esperante↑ Esperanto, dokumenta filmo pri Esperanto-Movado/ aperis en 2011.
- france Nekompleta filmografio ĉe Unifrance.
- france Katalogo de la filmoj de Jean-Dominique Gautier.
- france Artikolo aperinta el la gazeto "L'Humanité" en kiu la scenigisto elvokas siajn unuajn verkojn kaj siajn motivadojn.
- france Libera tribuno aperinta en "L'Humanité" sub la subskribo de Jean-Dominique Gautier.
Notoj
Fonto
Plejparto el la informoj de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.