Jean-François Champollion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean-François Champollion
Jean-François Champollion
Egiptologo, unua malĉifrinto de la hieroglifoj
Naskiĝo 23-a de decembro 1790
en Figeac Lot, Francio
Morto 4-a de marto 1832
en Parizo, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Jean-François CHAMPOLLION [ĵa~fra~sŬA ŝa~poljO~] alinomita Champollion le Jeune (Champollion la Juna) (naskiĝis je la 23-a de decembro 1790 en Figeac Lot, Francio mortis je la 4-a de marto 1832 en Parizo) estas franca egiptologo. Li studis kun sia pli aĝa frato Jacques-Joseph Champollion kiu instruis kaj transdonis al li la studemon pri arkeologio. De infanaĝo li lernis kaj posedis la lingvojn : latinan, grekan, hebrean, ĥaldean, persan, kaj post ke sia decido provi la malĉifron de la egiptaj hieroglifoj, li lernis la koptan tiom bone, ke li skribis siajn notojn kopte! Iun tagon, estante dekunujarulo, li estis akceptita en la domo de Jean-Baptiste Joseph Fourier, kiu estis tiam prefekto de Isère. Vidinte hieroglifajn manuskriptojn, kiujn Fourrier reportis de la Militiro al Egiptio de Napoleono, li demandis "ĉu oni scipovas legi tion? - Ne, respondis Fourier - Mi legos!" respondis la knabo. Li unue malĉifris la hieroglifojn danke al "Rozeta ŝtono". Li estas konsiderata kiel la fondinto de la franca egiptologio.