Jean-François Marmontel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-François Marmontel
Persona informo
Jean-François Marmontel
Naskiĝo 11-an de julio 1723 (1723-07-11)
en Bort-les-Orgues
Morto 31-an de decembro 1799 (1799-12-31) (76-jaraĝa)
en Saint-Aubin-sur-Gaillon
Mortis per apoplexy vd
Tombo Saint-Aubin-sur-Gaillon vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Martin Marmontel vd
Patrino Marianne Gourdes vd
Gefratoj Jean Marmontel • Antoine Marmontel • Anne Marmontel • Marie-Jeanne Marmontel • Antoinette Marmontel • Jeanne Marmontel vd
Parencoj Antoine François Marmontel vd
Profesio
Okupo filozofopolitikistoĵurnalisto • poeto • historiistodramaturgo • libretisto • verkisto • literaturkritikisto • Enciklopediisto • romanisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jean-François Marmontel

Jean-François MARMONTEL (naskiĝis la 11-an de julio 1723, mortis la 31-an de decembro 1799) estis franca verkisto.

Li naskiĝis en Bort-les-Orgues, Corrèze, kiel filo de tajloristo. Li studis teologion kaj fariĝis profesoro en Toulouse. Invitite de Voltaire li en la jaro 1745 ekvivis en Parizo. En 1763 li fariĝis membro de la Académie française. Li mortis en Abloville apud Saint-Aubin-sur-Gaillon, Eure.

Sian literaturan karieron li komencis per poemoj kaj tragedioj - sed tiuj ne rikoltis grandan atenton. Por la enciklopedio Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers eldonita de Denis Diderot li verkis literatursciencajn artikolojn, kiuj en la jaro 1787 kune kun aliaj samspecaj tekstoj aperis en la kolekto Eléments de littérature. Famaj estas ĉefe lia romano Bélisaire kaj la rakonto Les Incas, kiu kritikas religian fanatismon antaŭ la fono de la konkero de Peruo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Contes moraux (rakontoj, 1761)
  • Nouveaux contes moraux (rakontoj, 1765)
  • Bélisaire (romano, 1767)
  • Les Incas (rakonto, 1777)
  • Eléments de littérature (kolekto, 1787)
  • Mémoires d'un père pour servir à l'instruction de ses enfants (memoroj, eld. 1807)