Jean-Jacques Goldman
Jean-Jacques Goldman | |
---|---|
Jean-Jacques Goldman koncertas en Zénith (Parizo), en majo de 2002
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1951 (72-jaraĝa) en Parizo, Francio |
Deveno | Francio |
Ĝenroj | Pop-muziko |
Instrumentoj | Gitaro Piano Buŝharmoniko Udo Fluto Violono |
Aktivaj jaroj | 1966 ĝis nun |
Retejo | jjgoldman.net |
Jean-Jacques Goldman (ʒɑ̃ ʒak ɡɔldman) estas franca kantaŭtoro kaj komponisto naskiĝinta la 11-an de oktobro 1951 en Parizo. Li partoprenis en la muzika grupo Taï Phong kaj la triopo Fredericks Goldman Jones, sed estas fama ankaŭ pro sia unuopa kariero.
Li komponas siajn kantojn, sed ankaŭ kantojn por multe da aliaj kantistoj, ekzemple Céline Dion kaj Johnny Hallyday. Li komponis ankaŭ muzikojn de filmoj kaj televidaj elsendoj. Li multe partoprenas en homhelpaj organizaĵoj kiel la Restoracioj de l' koro.
Diskaro
En la grupo Taï Phong
- Taï Phong (1975)
- Windows (1976)
- Last Flight (1979)
- Fed Up (1979)
En la triopo Fredericks Goldman Jones
- Fredericks Goldman Jones (1990)
- Sur scène (en public) (1992)
- Rouge (1993)
- Du New Morning au Zénith (en publiko) (1995)
- Pluriel 90/96 (kompilaĵo) (2000)
Unuopa kariero
Albumoj en studio
- 1981 : Démodé
- 1982 : Minoritaire
- 1984 : Positif
- 1985 : Non homologué
- 1987 : Entre gris clair et gris foncé
- 1997 : En passant
- 2001 : Chansons pour les pieds
Albumoj en publiko
- 1986 : En public
- 1989 : Traces
- 1999 : Tournée 1998 en passant
- 2001 : Un tour ensemble
Kompilaĵoj
- 1991 : L'Intégrale 81/91
- 1996 : Singulier 81/89
- 2000 : L'Intégrale 90/00
- 2008 : La Collection 81–89