Jean-Louis Viale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Louis Viale
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1933 (1933-01-22)
en Neuilly-sur-Seine
Morto 10-an de majo 1984 (1984-05-10) (51-jaraĝa)
en Maisons-Laffitte
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo drumisto
vdr

Jean-Louis Viale (naskiĝis la 22-an de januaro 1933 en Neuilly-sur-Seine; mortis la 10-an de majo 1984 samurbe) estis franca frapinstrumentisto de moderna ĵazo. Li apartenis al la pioniroj de malpasia ĵazo en Francujo kaj muzikis kun Clifford Brown, Zoot Sims kaj Lester Young.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Viale lernis frapinstrumentaran ludon sininstrue kaj tenis en la aĝo de dek ok jaroj propran bandon. En 1951 li enkondukis kun Bobby Jaspar, Henri Renaud, Martial Solal kaj Barney Wilen la malpasian ĵazon en Parizo. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li direktis diversajn bandojn, muzikis kun usonaj muzikistoj kiel Clifford Brown, Stan Getz, Dexter Gordon, Sonny Stitt, Lester Young kaj Zoot Sims, koncertvojaĝis kun Sacha Distel en Brazilo kaj Kanado. Krom kun la supre menciitoj li surdiskigis kun René Thomas, Cy Touff/Bill Perkins, Frank Foster, Jimmy Raney kaj George Wallington.

Lian frapinstrumentaran ludmanieron komence influis ist Max Roach kaj Kenny Clarke.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Clifford Brown: Clifford brown Sextet in Paris (OJC, 1953)
  • Stéphane Grappelli: Meets barney Kessel (Black Lion, 1969)
  • Bobby Jaspar: Modern Jazz Au Club St-Germain (Emarcy, 1955), Bobby Jaspar With Friends (Fresh Sound Rec., 1958-62)
  • Jimmy Raney: Visits Paris (Fresh Sound Rec., 1954)
  • Zoot Sims:Zoot Sims & Henri Renaud (Emarcy, 1952-56)
  • Martial Solal: The Complete Vogue Recordings, Vol.1 & 2 (Vogue)
  • René Thomas: The Real Cat (Emarcy, 1954-56)
  • Bernard Peiffer/Jean-Louis Viale: The New Sound At The Boeuf Sur Le Toit (Fresh Sound, 1952)

Literaturo[redakti | redakti fonton]