Jean-Louis Wagnière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Louis Wagnière
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1739 (1739-10-15)
en Rueyres VD, Republica Bernensis,  Sankta Romia Imperio
Morto 7-an de aprilo 1802 (1802-04-07) (62-jaraĝa)
en Ferney-Voltaire, Konsularo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politikisto • biografo
vdr

Jean-Louis Wagnière, naskiĝinta la 15an de oktobro 1739 en Rueyres en la kantono Vaud kaj mortinta la 7an de aprilo 1802 en Ferney-Voltaire, estis la unua kaj ĉefa sekretario de Voltaire inter 1756 kaj 1778 (preskaŭ 24 jaroj).

Wagnière eniris al la servo de Voltaire kiel servisto de ĉambro komence de 1755, tuj post ties setliĝo en la lemana regiono ĉe Prangins, kaj li akompanis lin al Délices ĉe Ĝenevo kaj poste al Ferney (nune Ferney-Voltaire). Li havis tiun ŝancon post Voltaire akre sendungis en 1756 sian tiaman sekretarion nome Cossimo Alessandro Collini. Wagnière estis feliĉa escepto en la maltrankvila historio de la rilatoj de Voltaire kun siaj sekretarioj: li estis, certege, la plej konstanta de liaj literaturaj helpantoj kaj la nura kiu ne estis maldungita. Liaj funkcioj ĉe Ferney-Voltaire superpasis la ordinarajn atribuojn de sekretario. Li estis samtempe bibliotekisto kaj dokumentisto, kalkulisto de la bieno de Ferney, administristo de la kastelo, estro de la laboristaro kaj peranto de la sennombraj vizitantoj kiuj deziris alproksimiĝis al la majstro. Li estis ankaŭ la ĉefa kopiisto de sia «patronp»: la plejparto de la volteraj manuskriptoj de la lastaj dudek jaroj estas de lia mano. Oni povis ĉirkaŭkalkuli ke en la 1770-aj jaroj, Voltaire diktis al li pli ol 90 % de siaj leteroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Georges Grente, Dictionnaire des lettres françaises, volume IV (« Le dix-huitième siècle »), Paris, Fayard, 1995
  • Bonnefon, Paul, « Quelques renseignements nouveaux sur J.-L. Wagnière », Revue d’histoire littéraire de la France, 1897, p. 74-88
  • Bonnefon, Paul, « Une correspondance inédite de Grimm avec Wagnière’, Revue d’histoire littéraire de la France, 1896, p. 481-535
  • Longchamp, Sébastien-G., kaj Wagnière, Jean-Louis, Mémoires sur Voltaire et sur ses ouvrages, 2 vol., Paris, Aimé André, 1826
  • Jean-Louis Wagnière ou les deux morts de Voltaire : correspondance inédite, Christophe Paillard, enkonduko de Michel Delon, Saint-Malo, Éditions Cristel, 2005 (ISBN 2-84421-037-6)
  • Magnan, André, notice « Wagnière, Jean-Louis » en Jean Goulemot, André Magnan, Didier Masseau (dir.), Inventaire Voltaire, Paris, Gallimard, 1995 (coll. "Quarto") (ISBN 2-07-073757-8)
  • Mervaud, Christiane, kaj Christophe Paillard, « Le supplice de Tantale : Decroix et l’inventaire des ouvrages marginés de Voltaire par Wagnière », Studies on Voltaire and the eighteenth century, 2006:06, Oxford, Voltaire Foundation, 2006 (ISBN 0-7294-0880-9)
  • Paillard, Christophe, « De la bibliothèque patriarcale à la bibliothèque impériale – Grimm, Wagnière, Mme Denis et l’acquisition de la bibliothèque de Voltaire par Catherine II », La Gazette des Délices, 14, junio 2007 : www.ville-ge.ch/bge/imv/gazette/14/a_propos.html
  • Paillard, Christophe, « Du copiste au secrétaire : Jean-Louis Wagnière, éditeur de Voltaire? », Cahiers Voltaire, 4, 2005, p. 124-37
  • Paillard, Christophe, « Du nouveau sur la mort, digne ou indigne, de Voltaire. Jean-Louis Wagnière et la biographie voltairienne », La Gazette des Délices, 16, 2007 : www.ville-ge.ch/bge/imv/gazette/16/a_propos.html
  • Paillard, Christophe, Jean-Louis Wagnière, secrétaire de Voltaire. Lettres et documents, Studies on Voltaire and the eighteenth century, 2008:12. Oxford, Voltaire Foundation, 2008 (ISBN 978-0-7294-0951-3)
  • Paillard, Christophe, « Un ‘‘dictionnaire vivant’’ : Jean-Louis Wagnière, témoin des pratiques de lecture et d’écriture de Voltaire », Voltaire et le livre, F. Bessire kaj F. Tilkin, Ferney-Voltaire, CIEDS, 2009, p. 243-256 (ISBN 978-2-84559-057-1)
  • Spica, Jean, notice Wagnière, Jean-Louis en Raymond Trousson, Jeroom Vercruysse (dir.), Dictionnaire général de Voltaire, Paris, Champion, 2003 (ISBN 2-7453-0765-7)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]