Jean-Luc Picard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Luc Picard aktorata fare de Patrick Stewart

Jean-Luc Picard - prononco france ʒɑ̃lyk pikaʁ - estas fikciulo en la scienc-fikcia serio Star Trek ("Stela Vojaĝo"), ludata de Patrick Stewart.

Jean-Luc Picard estas la kapitano de la stelŝipo Enterprise-D, de fikcia Stelŝiparo de same fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, al kiu inter aliaj kosmaj vivoformoj ankaŭ apartenas la homaro. Laŭ la filmaj informoj, lia hejma planedo estu la Tero, kaj li devenu de la urbo La Barre, departemento Haute-Saône kaj regiono Franĉkonteo de Francio.

Li videblis en la televida serio Stela Vojaĝo: La sekva generacio, kaj en la kinejaj filmoj Star Trek Generations (filmita en 1994), Star Trek: First Contact (1996), Star Trek: Insurrection (1998) kaj Star Trek: Nemesis (2002). Krome li havis malpli grandan rolon en la unua epizodo de la sekva televida serio Star Trek: Deep Space Nine.