Jean-Marie Dedecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Marie DEDECKER
Jean-Marie Dedecker
Jean-Marie Dedecker
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1952
en Nieuwpoort
Ŝtataneco Belgio vd
Partio Liberecano, Rekta vd
Profesio
Okupo politikisto • ĵudisto • aktoro vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Marie DEDECKER (naskiĝis en Nieuwpoort je la 13-an de junio 1952) estas liberala politikisto el Ostendo - Belgio. De 1999 ĝis 2006 li estis membro de la flandra partio Vlaamse Liberalen en Democraten (VLD). Fine de 2006 li estis mallonge membro de la partio Nieuw-Vlaamse Alliantie. En 2007 li fondis propran partion, Lijst Dedecker.

S-ro Dedecker internacie famiĝis kiel trejnisto de pluraj flandraj ĵudistoj. Kiel atleto li interalie gajnis arĝentan medalon dum la monda ĉampioneco en Kebekio en 1981. Li estas la iama ĉeftrejnisto de la belga Ĵuda Ligo (1981 - 200), asekura makleristo kaj direktoro de kompanioj.

Trejnitoj de Dedecker[redakti | redakti fonton]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 1999 komenciĝas la politika kareiro de Dedecker. Li interalie estas flandra popola reprezentanto por la elektregiono Okcidenta Flandrio kaj membro de la urba konsilantaro de Ostendo (ekde 2001). Li estis senatano de 1999 ĝis 2004 (elektita kun 52.492 preferataj voĉdonoj).

En januaro 2002 li kaŭzis tumulton, ĉar li helpis ĵurnaliston de la televida stacio VTM ŝtele eniri la karceron de Marc Dutroux.

Komence de decembro 2004 li surprize atingis skoron de 38% dum la balotoj por la ĉefo de la politika partio VLD. Bart Somers, la nuna ĉefo de tiu ĉi partio, ekhavis iom pli ol la duono de la voĉoj.

Komence de 2006 aperis lia libro Rechts voor de raap. Ĝi estis politika furara libro, sed lia tiama partio VLD bojkotis ĝin. Samkiel dum televidaj programaj kaj intervjuoj s-ro Dedecker ofte malĝentile esprimas sian opinion.

Lia ĉiama kverelado estis la ĉefa kaŭzo ke la VLD decidis postuli de Jean-Marie Dedecker forlasu la partion. Ne hazarde tio ĉi okazis je la 11-a de oktobro 2006, ĵus post kiam li dum la balotoj por la municipoj en Ostendo lastan fojon multajn voĉojn gajnis. Post tiu ĉi demisio, bona amiko de s-ro Dedecker, Hugo Coveliers, proponis ke li helpu pluellabori lian partion VLOTT.

La 29-an de decembro klariĝis ke s-ro Dedecker elektis aliĝis al la dekstra, flandrema politika partio Nieuw-Vlaamse Alliantie. Post grava disputado li forlasis tiun partion kaj fondis sian propran, Lijst Dedecker. Tiu ĉi nova partio mirinde dum la federacia balotado de la 10-a de junio en Belgio sukcesis akiri pli ol 5% de la voĉoj, elektosojlo por povi havi reprezentantojn en la parlamento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]