Jean-Michel Lemétayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Michel Lemétayer
Persona informo
Naskonomo Jean Michel Émile Lemétayer
Naskiĝo 2-a de junio 1951
en Vignoc, Ille-et-Vilaine, Francio
Morto 31-an de julio 2013 (2013-07-31)
en La Mézière, Ille-et-Vilaine
Mortokialo korinfarkto
Tombo Vignoc
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Jean-Michel Lemétayer (naskiĝis la 2-an de junio 1951 en Vignoc, Ille-et-Vilaine, Francio) estas prezidento de la franca federacio de la sindikatoj de agrikulturaj ekspluatantoj (france Fédération nationale des syndicats d'exploitants agricoles, FNSEA) ekde majo de 2001. Krome li estas lakto-produktanto en Vignoc en la franca departemento Ille-et-Vilaine.

Li estas ankaŭ membro de la Franca konsilejo ekonomia kaj socia, administranto de la Sopexa kaj de la banka grupo Crédit agricole. Li ankaŭ estas prezidento kaj kun-fondinto de la franca salono pri animalaj produktoj SPACE kaj prezidento de la administra konsilejo de la lernejo por agronomaj inĝenieroj de Rennes (École nationale supérieure agronomique de Rennes, ENSAR).

La 31-an de majo 2007, parolante pri la franca ministrino pri Agrikulturo Christine Lagarde dum elsendo de la franca radio Europe 1, li klare deklaris sian favoran inklino por Esperanto[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Mi kredas ke oni devas preni tiun oportuno por ke estus vera espero por nia profesio kaj krome ĉefe vidigi ke nia profesio estas moderna, laŭ mi estas grava ke Sinjorino Lagarde eksponus la modernecon de agrikulturo. [Esperanto], tio estas la lingvo de la espero por profesio kiu kelkfoje sin demandas, tio estas interesa. (france : « Je crois que l'on doit saisir cette opportunité pour qu'il y ait un véritable espoir pour notre profession et puis surtout montrer que notre profession est moderne, je compte sur Mme Lagarde pour montrer la modernité de l'agriculture. [L'espéranto], c'est la langue de l'espoir pour une profession qui quelque fois doute, c'est intéressant. »)