Jean-Paul Sartre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sartre kaj Beauvoir.
Kovrilpaĝo de Jean-Paul Sartre: Sen Eliro - La Respektema P...; trad: 1964, trad. Roger Bernard

Jean-Paul SARTRE, en Esperanto Ĵano-Paŭlo Sartro[1] (21-a de junio 1905 en Parizo15-a de aprilo 1980 en Parizo) estis filozofo kaj franca verkisto kaj filozofo. Li estas la plej tipa reprezentanto de ateisma Ekzistadismo. Li estis amato de franca skribisto Simone de Beauvoir, kvankam ili neniam loĝis unu kun la alia, kaj ili komunikis per leteroj. Ties verkaro kaj personeco markis la intelektualan kaj politikan vivon de Francio de 1945 al la fino de la 1970-aj jaroj kaj transiris al la resto de Eŭropo kaj la mondo. Temas pri fekunda verkisto, fondinto kaj ĉefredaktoro de la revuo Les Temps modernes, li estas konata ankaŭ pro sia filozofia kaj literatura verkaro kaj pro siaj politikaj engaĝiĝoj, dekomence lige kun la Komunista Partio, kaj poste kun aliaj maldekstraj tendencoj en la 1970-aj jaroj.

Lia verkaro enhavas eseojn kaj filozofiajn tekstojn, kiaj L'Être et le Néant (1943), la broŝuro L'existentialisme est un humanisme (1946) aŭ la Critique de la raison dialectique (1960), sed ankaŭ literaturajn tekstojn: kiaj noveloj (Le Mur), romanoj (La Nausée, Les Chemins de la liberté), teatraĵoj (Les Mouches, Huis clos, La Putain respectueuse, Le Diable et le Bon Dieu, Les Séquestrés d'Altona). Li publikigis ankaŭ biografiajn studojn pri nombraj artistoj kiaj Tintoretto, Mallarmé, Baudelaire, FaulknerJean Genet, krom ampleksa studo pri Gustave Flaubert, nome L'Idiot de la famille (1971-1972). Mallonga teksto, sed grava membiografia studo estas Les Mots (la vortoj), kiu rememorigas la dekunu unuajn jarojn de sia vivo.

Konstanta kaj fidela al siaj ideoj, li ĉiam malakceptis honorojn kaj rimarkinde malakceptis la proponon de la Nobel-premio de literaturo en 1964; elstara escepto estis la akcepto de la titolo de doktoro ''honoris causa'' el la Universitato de Jerusalemo en 1976. Lia privata rilato kun Simone de Beauvoir estas alia elemento de lia elstareco. Ilia filozofioj, kvankam tre proksimaj, ne devas esti konfuzataj, eĉ se ambaŭ aŭtoroj influis unu la alian. Ankaŭ aliaj intelektuloj ludis gravan rolon en diversaj epokoj de lia vivo: kiaj ekzemple Paul Nizan kaj Raymond Aron, liaj samlernantoj ĉe la École normale supérieure de Parizo; Maurice Merleau-Ponty kaj Albert Camus en la jaroj de postmilito.

Biografio

Jean-Paul Sartre lasis konsiderindan verkaron, sub formo de romanoj, eseoj, teatraĵoj, filozofiaj aŭ biografiaj tekstoj. Lia filozofio markis la epokon de la postmilito, kaj pluestas, kun Albert Camus, simbolo de la engaĝita intelektulo. El sia engaĝiĝo en la franca rezistado en 1941 (engaĝiĝo pridisputita pro sia stranga sinteno dum la germana okupado de Francio[2]), ĝis sia morto, en 1980, Sartre ĉiam aperis en kronikoj. Li estis fakte ĉe ĉiuj luktoj, plene kaj totale engaĝita en sia epoko, arde brakumante ĉiujn kampanjojn kiuj al li aspektis justaj. Speco de moderna Voltero[3] de la 20a jarcento, Sartre aktivulis senlase, ĝis la fino de sia vivo. Laŭ nombraj komentistoj kaj por Sartre mem, lia vivo estas separita en du partoj fare de la Dua Mondmilito. Oni distingas tiele du grandajn periodojn en la sartra verkaro: filozofia teoria alproksimiĝo aksita ĉirkaŭ la ontologio de L'être et le néant (1943) ; poste periodo pli praktika, kie la aŭtoro klopodas apliki sian metodon kiel eksponita en la Critique de la raison dialectique (1960)[4]. Tiu dua periodo de lia verkaro forte influis la kvalitatismajn sociologojn kiaj Erving Goffman.

Junaĝo kaj engaĝiĝo

Infanaĝo

Jean-Paul-Charles-Aymard Sartre naskiĝis la 21an de junio 1905, en Parizo ; unika filo el familio burĝa: lia onklo estis politeknikisto kaj lia patro Jean Baptiste Sartre (1874-1906), X 1895, militisto, dum lia patrino descendis de familio de intelektuloj kaj instruistoj alzacanoj, nome Schweitzer – lia patrino estis kuzino de Albert Schweitzer[5]. La infana Sartre ne konoj sian patron, kiu mortiĝis pro flava febro dekkvin monatojn post lia nasko.

Tiele lia avo, Charles Schweitzer, impona persono, edukis lin antaŭ lia eniro en la publika lernejo 10jaraĝa. De 1907 al 1917, la malgranda « Poulou » [puLU], kromnome, vivos kun sia patrino ĉe ŝiaj gepatroj. Estis dek feliĉaj jaroj. La eta Poulou estis adorita, dorlotita ĉiutage, kio sendube konstruoj ĉe li ian narcisismon. En la granda biblioteko de la hejmo Schweitzer li malkovris tre frue la literaturon, kaj preferis legi plie ol amikiĝis kun aliaj infanoj (kio estos rememorata en la membiografio Les Mots, la vortoj).

Tiu periodo finis en 1917 : lia patrino reedziniĝis kun Joseph Mancy, ŝipinĝeniero, kiun Sartre tiam 12jaraĝa, malŝatos porĉiame. Ili translokiĝis al La Rochelle, kie li restos ĝis aĝo de 15 jaroj, tri jaroj kiuj estos malbonaj por li: Sartre pasis fakte de la feliĉa familia etoso al la realo de la mezlernejoj kiuj aspektis al li violentaj kaj krudelaj.

Ĉirkaŭ la somero de 1920, malsana, Jean-Paul Sartre estis portita urĝe al Parizo. Atentema ke la eduko de la filo estu fuŝita de malbonaj knabaĉoj mezlernejanaj de La Rochelle lia patrino decidis, ke la filo restu en Parizo.

Studoj

Kiam li estis 16jaraĝa, Sartre eniris en la mezlernejo Henri-IV, kie li jam estis antaŭe kaj kie li retrovis Paul Nizan, kiu estis ankaŭ verkista metilernanto, kaj kun kiu li amikiĝis ĝis lia morto en 1940. Ambaŭ kune ekkonstruiĝis personecon kaj ŝajne estis unuarangaj en la elita klasgrupo kun elekteblaj fakoj de latina kaj antikva greka. Sartre, ĉiam akompanate de Paul Nizan, preparis la eniron al la Altlernejo Louis-le-Grand. Tie li ekkarieris literature per du rakontetoj, nome du perversaj historioj de provincaj instruistoj, kiuj montras ironion kaj malemon por la konvencia vivoj. Samtempe Sartre amuziĝis kun Nizan, kaj post du jaroj ambaŭ estis akceptitaj en la Porinstruista Supera ALtlernejo de Parizo (ENS).

Sartre iĝis aŭ pluiĝis skandalema ekzemple per kontraŭmilitista skeĉo en la revuo de la ENS de 1927, post kiu Gustave Lanson, nome direktoro de la ALtlernejo, demizios. Samjare li subskribis kun siaj samlernejanoj kaj post Alain, Lucien Descaves, Louis Guilloux, Henry Poulaille, Jules Romains, Séverine, peton (aperiginta la 15an de aprilo en la revuo Europe), kontraŭ la leĝo pri la ĝenerala organizado de la lando por la militotempo kiu limigis ĉian sendependon de intelektuloj kaj ĉian opiniliberon. Sartre jam emis provokadon kaj luktemon kontraŭ la aŭtoritato. Li akiris ankaŭ grandan elstarecon inter profesoroj kaj samlernantoj. Krome Sartre estis ankaŭ laborema, voris pli ol 300 librojn jare, verkis kantojn, poemojn, novelojn, romansojn ktp. Li ankaŭ amikiĝis kun kelkaj kiuj poste iĝos famaj kiaj Raymond AronMaurice Merleau-Ponty. Tamen dum tiuj kvar jaroj ĉe la École normale supérieure, Sartre ŝajne ne interesiĝis pri politiko. Spontane anarkiema, li ne partoprenis en manifestacio, aŭ simila politika agado.

Simone de Beauvoir kaj Jean-Paul Sartre antaŭ la statuo de Balzac en Parizo en la 1920-aj jaroj

Surprize Sartre malsukcesis en 1928 ĉe la profesorekzamenoj pri filozofio en kiu Raymond Aron ricevis unuan rangon (Sartre mem diros poste, ke li montris troan originalecon). Dum la preparando por la dua fojo, li renkontis grupe kun Simone de Beauvoir, kromnommita «Castor», reference al la angla vorto beaver (signife «kastoro»: krome, tiu animalo estas simbolo de laboremo kaj energio, aŭ al la konstruema spirito de tiu animalo; aliflanke la sonoreco de la vorto beaver estas proksima al tiu de ŝia familinomo «Beauvoir»). Tiu kromnomo estos adoptita de Sartre kaj ŝi iĝos lia kunulino ĝis la fino de sia vivo. Ŝi estos lia «necesa amo» male al la «kontingencaj amoj» kiujn ili ambaŭ konos poste. Sartre ricevis la unuan rangon ĉe la profesorekzamenoj pri filozofio en la dua klopodo, dum Simone de Beauvoir la duan.

Post militservo, la juna profesoro (li estas tiam 26jaraĝa) li petis iri al Japanio, lando kiu ĉiam interesis al li. Tamen li estis sendita al mezlernejo de Le Havre, nune François Ier, ekde marto de 1931. Tio iĝos defio por Sartre, kiu tiom timis la ordigitajn vivojn tiom kritikitajn en siaj verkoj de la enua ekzistadp de provinca profesoro.

Le Havre : trapaso de la dezerto

Milito kaj konfuza engaĝiĝo

Gloraj jaroj

Ekzistadismo kaj unuaj engaĝiĝoj de la filozofo

Engaĝiĝaj jaroj

Listo de verkoj

  • L'âge de raison
  • Le sursis
  • La mort dans l'âme

En Esperanto aperis

Bibliografio

Filozofio

Ĝeneralaj verkoj

  • Gilbert Varet, L'ontologie de Sartre, Puf, 1948. Eble la unua verko dediĉita al la filozofio de Sartre.
  • Francis Jeanson, "Le problème moral et la pensée de Sartre, Seuil, 1965. Pri L'Être et le Néant.
  • Colette Audry, Sartre et la réalité humaine, 1966. Pri La Transcendance de l'Ego al unua volumeno de la Critique de la raison dialectique.
  • Alain Renaut, Sartre, le dernier philosophe, Grasset, 1993. Pri rilato al Heidegger.
  • Juliette Simont, Jean-Paul Sartre, un demi-siècle de liberté, De Boeck, 1998.
  • Nathalie Monnin, Sartre, Les Belles Lettres, 2008.
  • Hadi Rizk, Comprendre Sartre, Armand Collin, 2011.

Specializitaj verkoj

  • Vincent de Coorebyter, Sartre face à la phénoménologie, Ousia, Bruxelles, 2000.
  • Jean-Marc Mouillie, Sartre, conscience, ego et psyché, PUF, Paris, 2000.
  • Suzanne Lilar, À propos de Sartre et de l'amour (1967), Paris, éditions Bernard Grasset ; 1984, Gallimard (ISBN 2-07-035499-7).
  • Gerhard Seel, La Dialectique de Sartre, Lausanne 1995.
  • Gérard Wormser, Jean-Paul Sartre, du mythe à l'histoire, Sens Public & Parangon, Parangon, Lyon, 2006.
  • Gérard Wormser, Jean-Paul Sartre, violence et éthique, Sens Public & Parangon, Parangon, Lyon, 2006.
  • Renaud Barbaras eld. Sartre. Désir et liberté, PUF, 2005.

Aliaj

  • Régis Jolivet, Sartre ou la Théologie de l'absurde, 1965.
  • Michel Sicard, Essais sur Sartre, Entretiens avec Sartre 1975-1979, Galilée, 1989
  • Bernard-Henri Lévy, Le Siècle de Sartre, 2000.
  • Angèle Kremer-Marietti, Jean-Paul Sartre et le Désir d'être, 2005.
  • Heiner Wittmann, L'Esthétique de Sartre. Artistes et Intellectuels, L'ouverture philosophique, Éditions L'Harmattan, Paris, 2001.
  • Robert Denoon Cumming, The Philosophy of Jean-Paul Sartre, Random House, 1965 / Modern Library 1966
  • Emmanuel Barot, Sartre et le marxisme, La Dispute, 2011.
  • Ian Birchall, Sartre et l'extrême-gauche française, cinquante ans de relations tumultueuses, La Fabrique eds, 2011.
  • Jonathan Judaken, Jean-Paul Sartre and the Jewish Question, University of Nebraska Press, 2006.
  • Annie Cohen-Solal, Une renaissance sartrienne, Gallimard, 2013.
  • Sophie Astier-Vezon, Sartre et la peinture, L'Harmattan, 2013

Biografioj

  • Annie Cohen-Solal, Sartre - 1905-1980, Folio, Gallimard, 1999.
  • Francis Jeanson, Sartre par lui-même, 1955.
  • Francis Jeanson, Sartre dans sa vie, 1974.
  • Jean-François Sirinelli, Sartre et Aron. Deux intellectuels dans le siècle, Fayard, Paris, 1995.
  • Simone de Beauvoir, La Cérémonie des adieux, 1981. Simone de Beauvoir dialogas kun Sartre.
  • Ronald Aronson, Camus et Sartre. Amitié et Combat, Alvik Éditions, 2005.
  • Benny Levy, Le Nom de l'homme : dialogue avec Sartre, Verdier, 1984.
  • Marianne Jaeglé, Jean-Paul Sartre, Édition Nouveau Monde, 2005.
  • Emmanuel Godo, Sartre en diable, éditions du Cerf, 2005.
  • Bernard Lefort, Sartre, réveille-toi, ils sont devenus mous !, Ramsay, 2005.
  • Vincent von Wroblewsky, Pourquoi Sartre ?, Éditions Le Bord de l'eau, Latresne, 2005.
  • Denis Bertholet, Sartre, Perrin, 2004.
  • Ingrid Galster, Sartre et les Juifs, La découverte, Paris, 2005.
  • Auclair Stéphane, Huit jours chez M. Sartre, In fine V&O éditions, 1992.
  • John Gerassi, Entretiens avec Sartre, Grasset, 2011 [présentation en ligne].
  • Catharine Savage Brosman, Malraux, Sartre, and Aragon as Political Novelists, University of Florida Press, 1964, (ASIN B001OK3Z1Q)
  • Catharine Savage Brosman, Jean-Paul Sartre, Twayne, 1983, (ISBN 0-8057-6590-5)
  • Ely Ben-Gal, Mardi chez Sartre. Un Hébreu à Paris. 1967-1980, Flammarion, 1992

Filmaro

  • 1964 : La Chambre, adapto televida de Michel Mitrani.
  • 1976 : Sartre par lui-même, dokumentalo de Alexandre Astruc.
  • 2006 : Les Amants du Flore, telefilmo de Ilan Duran Cohen kun Lorànt Deutsch en la rolo de Sartre kaj Anna Mouglalis en la rolo de Simone de Beauvoir.
  • 2006 : Sartre, l'âge des passions, telefilmo de Claude Goretta en 2 epizodoj.
  • 2013 : L'Écume des jours - filmo de Michel Gondry ; Philippe Torreton ludas « Jean-Sol Partre ».

Referencoj

  1. PIV
  2. Philosophie magazine, Anne-Sophie Moreau, Sartre : « Jamais nous n'avons été plus libres que sous l'occupation allemande. », numero 14, 1a novembro 2007.
  3. De Gaulle, ĉe la apero de la Manifeste des 121, ĉar ministroj deziris aresti lin, li estus ditinta : « On ne met pas Voltaire en prison. » (Oni ne enprizonigas Volteron)
  4. http://www.sens-public.org/spip.php?article786
  5. James Brabazon, Albert Schweitzer: a biography, Syracuse University Press, 2000, p. 12.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara