Jean Asquéri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jean Asqueri)

Jean Asquéri (naskiĝis en 1911, mortis la 14-an de januaro 1971) estis esperantisto en la urbo Romans-sur-Isère, departemento Drôme. Oficisto en granda ŝufabriko de Romans kaj fraŭlo, li dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-Movado. En 1937 li trapasis la Ateston pri Lernado, kaj sekve partoprenis la organizadon de la Nacia Kongreso en Romans, kiu okazis en junio 1938. De 1943 ĝis sia morto en 1971 li unue kiel sekretario, poste kiel prezidanto, estris la Esperanto-klubon "Bona Stelo" de Romans. Sukcese li gvidis kursojn, organizis "Internaciajn semajnojn" en Romans, kaj ofte partoprenis en la Universalaj Kongresoj de UEA. Ekde 1945 li estis delegito de UEA. En 1970 la Kultura Ministerio de Francio rekonis lian altvaloran kulturan agadon per Esperanto-instruado, nomante lin "Kavaliro...", poste "Oficiro de la akademiaj palmoj".