Jean Asquéri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean ASQUERI estis franca esperantisto kaj delegito de UEA por Romaris (Francio) ekde 1945, forpasis la 14-an de januaro 1971.

Estante la prezidanto de la loka klubo, li aktivis en korespondado, vojaĝado kaj instruado de Esperanto. En 1970 la Kultura Ministerio de Francujo rekonis lian altvaloran kulturan agadon per Esperanto-instruado, nomante lin "kavaliro de la akademiaj palmoj".

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto