Jean Bacon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Bacon
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1914 (1914-12-09)
en Bordeaux
Morto 29-an de februaro 2012 (2012-02-29) (97-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo historiistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean BACON estas franca historiisto, famiĝinta ĉefe kiel aŭtoro de senkompleza historia verko pri la militoj : "Les saigneurs de la guerre" [1]) aperinta en du eldonoj.

Sinsekve radioĵurnalisto dum dek jaroj en la franclingva servo de BBC, poste estro de granda industria grupo, direktoro de lernejo pri vivantaj lingvoj, laŭokaze aŭtoro de teatraĵoj kaj, fine, historiisto, Jean Bacon dediĉis multajn jarojn al esplorado de la milita fenomeno.

El tiu esplorlaboro rezultis libro kies unua eldono aperis en 1981. Tiun libron li dediĉis " al la centoj da milionoj da mortintoj de la militoj pasintaj, nuntempaj kaj estontaj". Ĝi rapide fariĝis ne plu trovebla. Nova pli ampleksa kaj tute reverkita eldono aperis en januaro 2003. La aŭtoro mem aldonis kvarpaĝan prologon por klarigi ke nevidebla "milito" ekzistas ankaŭ en mineraloj (opozicio de fortoj en la materio), inter la plantoj, la bestoj. Tamen, ĉu la milito estas io eterna ?"...[2] "Historiisto kalkulis ke de 1496 antaŭ Kristo ĝis 1861 de la kristana erao, t.e. 3358 jaroj, estis 3130 militjaroj kaj 277 pacjaroj, t.e. proporcio de 13 miitjaroj kontraŭ unu pacjaro". Por Jean Bacon, la opinio de Joseph Prudhomme[3] laŭ kiu "Oni ĉiam interbatalis, oni ĉiam interbatalos" estis ĉiam citita cele al senkulpiĝo kaj sinpravigo fare de tiuj, kiuj ne malkontentiĝis pro maljustaĵoj kaj malfeliĉoj, ĉefe kiam ili trafis aliulojn, sed ankaŭ flanke de la rezignemuloj, fatalistoj, defetistoj, de la viktimoj kiuj konsideris tion normala.[4]

Ne ekzistas limoj en la ekspluatado de la timo, de la mistero pri la homa vivo, de la religia kredo, de la trokredemo, de la naiveco kaj de la ĝenerala nesciado kaj senkultureco — ne nur de la infanoj. Ofta estis kaj estas ankoraŭ nun ekspluatado de la dikredo por krimaj celoj.La titolo de la 4a ĉapitro estas "Les Dieux casqués" t.e. la kaskoportaj dioj. Freŝdataj faktoj ilustris ke tio kion oni diris dum la Unua Mondmilito ĉe la flankoj germana kaj franca, respektive "Gott mit uns !" kaj "Dieu est avec nous !", t.e. "Dio estas kun ni !" estas plue uzata, kun nuancoj kaj variantoj ("Dio estas granda !"), en la unuaj jaroj de la tria jarmilo.

La verko konsistas el noto de la eldonisto, antaŭparolo de generalo de Bollardière, averto de la aŭtoro, prologo, dek ĉapitroj, epilogo, kvar aldonaĵoj el kiuj :

  • kronologio de ĉefaj militoj okazintaj inter 2730 antaŭ Kristo ĝis 2001 de la kristana erao kun la tiam plej freŝdata usona interveno en Afganio en 2001... "Sekvota."
  • historia noto pri la masakro de Song My en Vjetnamio (10-an de marto 1968 : inter 450 kaj 500 civiluloj murditaj);
  • preĝo al la "Führer" (Gvidanto) en Germanio sub Hitler;
  • katekismo de Balila por la infanoj de 8 ĝis 12-jaroj en Italio sub Mussolini.

488 piednotoj, impona bibliografio.

Temas pri verko kies enhavo indas je tutmonda diskonigo. Ĝi estas tradukinda en ĉiuj lingvoj sed precipe tiu kiu plej suferis pro la militoj tra la mondo : Esperanto.

Por la revuo "La SAGO", Jean Bacon skribis i.a. : "Tiuj sinjoroj (la regantoj) estas tro okupataj por studi la historion. Ili havas aliajn zorgojn. Kaj tamen... Devige la saĝo iam devos venki la perforton kaj monavidecon. Devige necesa estos internacia lingvaĵo, kiu ebligos al la popoloj interkompreniĝi. Devige necesos ŝtopi la fosaĵon, kiu disigas la riĉajn landojn disde la disvolviĝantaj landoj, kontraŭstari la malsanon kaj la mizeron, akcepti justan dispartigon de la krudaj materialoj, kaj fine, ne plu rideti je la elvoko de tutmonda registaro, kiun pensuloj kiel Einstein, Bertrand Russell, Emery Reves[5], Nehru kaj multaj aliaj antaŭvidis kiel sola institucio kapabla pace solvi la konfliktojn." (p. 12, oktobro 2003)

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • "Les Saigneurs de la guerre". Parizo" : Presses d'Aujourd'hui. 1981. 288 p.
  • "Les Saigneurs de la guerre". Parizo : eld. Phébus. januaro 2003. Dua eldono ampleksigita kaj reverkita. 320 p. ISBN : 2-85940-851-7

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vortludo : saman prononcon havas, en la franca, la vortoj "seigneur" kaj "saigneur" t.e. respektive "sinjoro" kaj "sangigisto", buĉisto", "sangavidulo"... do, "La buĉistoj de la milito". En la unua eldono, la aŭtoro klarigis :
    • Saigneur : (sangigisto) : tiu kiu sangigas animalon aŭ personon.
    • Saigner (sangigi) : eltiri sangon, mortigi, tranĉi la gorĝon, malfortigi, elĉerpi, eltrudi monon.
  2. Esperantoparolantoj memoru la jenan strofon de "La Espero" : "al la mond' eterne militanta"...
  3. Sinjoro Joseph Prudhomme estas karikatura teatra rolulo, kiun kreis la franca dramaturgo, karikaturisto kaj aktoro Henry Monnier por ilustri la intelekte komfortan stultecon kaj konformismon de parizaj burĝoj.
  4. Foje trovebla estas ankaŭ samtipa argumento laŭ kiu "milito ebligas vivi al multaj homoj" , t.e. havigas laboron, do vivrimedojn...
  5. angle Emery Reves

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]