Jean Boyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean Boyer (naskiĝinta la 26-an de junio 1901 en Parizo; mortinta la 10-an de marto 1965 samurbe) estis franca reĝisoro kaj scenaristo.

Kariero

La filo de kanzonisto Lucien Boyer komencis en la 1930-aj jaroj sian karieron kiel scenaristo kaj reĝisoro. Dumpase de sia vivo li realigis pli ol sepdek plejparte sukcesajn amuzfilmojn, inter ili ankaŭ Miquette, la lastan filmon de Lilian Harvey kaj Le Trou Normand, en kiu en 1952 unuafoje aktoris Brigitte Bardot. Krom tio li verkis kanzontekstojn por pluraj muzikfilmoj. Kelkajn el siaj filmoj li ankaŭ mem produktis, inter alie Coiffeur pour dames el la jaro 1952.

Eksteraj ligiloj