Jean Codjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Codjo
En la jaro 2009 dum Bialistoka UK. Fotis Mireille Grosjean.
En la jaro 2009 dum Bialistoka UK. Fotis Mireille Grosjean.
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Nacieco Benino
Ŝtataneco Benino
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Instruisto
vdr

Jean Codjo studis lingvistikon kaj germanistikon unue ĉe nacia universitato de Benino kaj poste ĉe Universitato de Hamburgo en Germanio ĝis 1999. Li transloĝiĝis al Kanado kie li studis ĉe universitato de Monktono pri sciencaj edukadoj. De 2003 li profesie instruas. Komitatano C de UEA, li aktive agadas sine de la Afrika Komisiono (AK) de UEA, kiel respondeculo pri Afrika Oficejo de UEA kaj redaktanto de la bulteno Esperanto en Afriko[1]. Danke al li, infanoj de la vilaĝo Koĝi ekfrekventis lernejon nome Jules Verstraeten[2] dum la jaro 1999.

Jean Codjo verkis tri diversajn libretojn[3]. Ĉefa temo de liaj skriboj estas renkonto inter kulturoj. Sub formo de intima taglibro, li traktas pri malfacilaĵo de komunikado inter homoj de diversaj kulturoj:

  • Paŝo senelirejen (2001)
  • Dialogo inter surduloj (2002)
  • Aventuro en mondo de ŝajnigado (2009).

Notoj kaj referencoj