Jean Gabin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean Gabin
Jean Gabin Touchez Pas au Grisbi.jpg
Naskonomo Jean Alexis MONCORGÉ
Naskiĝo 17-an de majo 1904
Parizo, Francio
Morto 15-an de novembro 1976
Neuilly-sur-Seine
Aktivaj jaroj 1928–1976
Karakteriza(j) rolo(j) Komisaro Maigret
v  d  r
Information icon.svg
poŝtmako kun Jean Gabin

Jean GABIN, aŭ realnome: Jean Alexis MONCORGÉ (naskiĝis la 17-an de majo, 1904 kaj mortis la 15-an de novembro, 1976) estis franca aktoro.

Li naskiĝis en Mériel. Antaŭ ol li dediĉis sin al la aktorado li i.a. vivtenis sin kiel mekanikisto, kantisto kaj dancisto.

En siaj unuaj filmroloj li prezentis ĉefe bruskajn, sed interne sentemajn karakterojn. Post la dua mondmilito, kiun li aktive partoprenis kiel soldato, li pli kaj pli eskapis el tiu ĉi roloskemo kaj brilis ekz. en la rolo de patriarko. Trifoje li aperis kiel Komisaro Maigret, en krimfilmoj faritaj laŭ romanoj de Georges Simenon. Jean Gabin mortis en Neuilly-sur-Seine.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]