Jean Goujon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kvar sezonoj (ĉ. 1547, Muzeo Carnavalet)

Jean GOUJON (naskiĝinta en 1520 en Normandio; mortinta la 25-an de aŭgusto 1572 en Parizo) estis franca skulptisto kaj arkitekto. Li estis unu el la plej gravaj artistoj de la franca Renesanco.

Liaj verkoj estas tipaj de franca manierismo. La personoj desegnitaj aŭ skulptitaj de Goujon ŝajnas rondaj, ĝuemaj kaj fluidaj. La vest-tukoj evidentigas lian grandan scion pri greka skulptarto. Liaj disĉiploj de la skolo de Fontainebleau diskonigis lian stilon tra Francio. La skulptaĵoj de Goujon restis popularaj dum la baroka kaj novklasika periodoj.

Goujon estis protestanto kaj hugenoto. Li ne timis persekutadon, eĉ post la masakro de la Sankta Bartolomeo, kaj estis finfine murdita en pariza strato.