Jean Japart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jean Japart (aktiva ĉ.1474; 1481) estis Nederlanda polifoniisto de la renesanco, aktiva en Italio. Li estis ŝatata kiel komponisto de kanzonoj kaj povus esti amiko de Josquin Desprez.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nenio estas konata pri lia vivo kun escepto, kiu rilatas al mallonga periodo dum la malfruaj 1470-aj jaroj. Eble li naskiĝis en Pikardio. Inter 1474 kaj 1476 li estis unu el la membroj de la ĥoro de la domo de Sforza en Milano, ĥoro kiu kunigis kelkajn el la plej bonaj kantistoj kaj komponistoj de Eŭropo, inter ili ankaŭ Alexander Agricola, Loyset Compère kaj Johannes Martini. Post la murdo de Galeazzo Sforza en 1476 Japart forlasis Milanon samkiel la plej multaj muzikistoj de la ĥoro. Japart translokiĝis al Ferrara, kie li tuj trovis dungitecon ĉe Ercole la 1-a de Este. Ne nur li iĝis unu el la plej bone pagataj kantistoj ĉe la kortego, sed krome la duko donis al li domon en Ferrara. Ĉ. 1481 li forlasis Ferrara, kaj poste oni nenie trafas sur ajna spuro lia.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

De Japart estas konservitaj 23 kanzonoj. Unu malaperinta komponaĵo de Josquin Desprez, Revenu d'oultrements, Japart ofte estas menciita kiel pruvo, ke ambaŭ komponistoj estis amikigitaj. Se tio ĉi estus la kazo, ili verŝajne renkontiis unu la alian en Milano post 1481, ĉar Josquin laŭdokumente ne estis trovebla en Italio antaŭ 1484.

Stile la muziko de Japart estas influita de tiu ĉi de Busnois, unu el la komponistoj de la unua generacio de nederlandaj polifoniistoj, la t.n. burgonja skolo. Li estis fervora praktikanto de la ĝenro de la kvodlibeto, la sagaca interplektado de diversaj konataj kantoj, kiuj ĉiuj estas cititaj per la kapverso kaj ofte ankaŭ per la melodia materialo. Li skribis ankaŭ enigmokanonojn; komponaĵoj je kiuj la kantistoj estas subigitaj indikojn en la partituro, kiel ili realigu la muzikon. Ekzistas ekz. kanto, kiun oni nur povas realigi, se unu el la voĉoj estas transponita duodecimon pli malalte kaj poste estas kantata retromove. Kiam enigmokanono estas solvita, la partoj konformas senmanke unu kun la alia sen vundi la regulojn de la kontrapunkto; reguloj kiujn en la 15-a jarcento priskribis verkoj de teoriistoj kiel Tinctoris.

La muziko de Japart evidente estis treege demandata, ĉar diversaj el siaj kanzonoj chansons estis denove presitaj far‘ Petrucci kaj ankaŭ per tio spertis ampleksan disvastiĝon.

Interesa strangaĵo en la verkaro de Japart estas la ununura al li atribuita nederlandlingva kanto, "De tusch in busch", nur destinita de nederlanda tekstkapo. La sama komponaĵo estas ankaŭ atribuita laŭ alia fonto al Jacob Obrecht, sed kun alia tekstkapo, nome "Tmeiskin was jonc, jonc wel van passe". Ankaŭ ĉiuj aliaj plurvoĉaj versioj de "De tusch in busch/Tmeiskin was jonc" estas sentekste postlasitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]