Jean Larcher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean Larcher estas franca belskribisto naskita en 1947.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jean Larcher estas filo de tipografiisto, naskita en Reno. Li studis en pluraj artlernejoj en Parizo kaj iĝis sendependa kaligrafiisto. Li elmontras siajn verkojn ekde 1973 en Francio kaj aliaj landoj. Li ankaŭ gvidas lecionojn kaj staĝojn pri kaligrafio.

Verko[redakti | redakti fonton]

Jean Larcher estas precipe konata kiel praktikanto de la angla stilo, kiun oni kromnomas ankaŭ kuprogravura stilo. Li ornamas ĝin per densaj arabeskoj. Sed li ankaŭ kompetentas pri multaj aliaj stiloj de eŭropa kaligrafio. Lia stilo estas vigla, preskaŭ peza, kaj li prezentas verkojn faritajn spontane, sen retuŝoj.