Jean Lemaître

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean Lemaître, aŭ Le Maistre estis unu el la juĝistoj de la proceso kontraŭ Johana de Arko, kies posteno estis la vic-inkvizitoro. Li estis la plej grava ulo de la proceso post Pierre Cauchon.

Dum la proceso por la rehabilitiĝo, li deklaris: Mi vidis ke se oni ne agas laŭ la volo de la angloj, estas la morto kiu minacas. Jean Massieu asertis ke la respondeco kiel vic-inkvizitoro estis altrudita al li kontraŭvole. Li vivis en Rueno en 1452.