Jean-Philippe Rameau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jean Philippe Rameau)
Jean-Philippe Rameau
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1683 (1683-09-25)
en Diĵono,  Reĝlando Francio
Morto 12-an de septembro 1764 (1764-09-12) (80-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Tombo Preĝejo Saint-Eustache
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Alma mater Collège des Godrans
Familio
Frat(in)o Claude Rameau
Edz(in)o Marie-Louise Mangot
Infano Claude-François Rameau
Okupo
Okupo komponisto • koreografo • muzikologo • muzika teoriisto • orgenisto • klavicenisto • teoriisto
Verkoj Dardanus
Pièces de clavecin en concerts
Traité de l'harmonie réduite à ses principes naturels
Pièces de Clavecin
Castor et Pollux
Les Indes galantes
Hippolyte et Aricie
vdr

Jean Philippe RAMEAU (25-a de septembro 168312-a de septembro 1764) estis grava franca komponisto kaj muzika teoriisto de baroka muziko.

Li naskiĝis en Dijon (Francio) kie lia patro estis orgenisto. Ankaŭ la juna Rameau iĝis orgenisto kaj tiel laboris en variaj urboj: Milano, Avignon, Clermont, Parizo, Liono. Fine li lokiĝis en Parizon en 1722, kie li eldonis sian unuan teorian libron pri harmonio. Tiam li estis kvardek-jara kaj tute nekonata.

La okazo kiu ŝanĝos lian vivon estas la renkonto kun la sinjoro de La Pouplinière. Tiu mecenato vivigis orkestron kies direkton li konfidis al Rameau. Ankaŭ ĉe La Pouplinière li renkontis famaj homoj kiel Voltaire aŭ la abato Pellerin kiu verkis liajn unuajn libretojn.

La sukceso de Hippolyte et Aricie en 1733 igis la famon de Rameau. De tiam li verkis por la kortego kaj la operteatro de Parizo. Post 1760 komencis la Guerre des bouffons (komedio de la bufonoj) inter unuflanke prouloj de "franca opero", t.e. tiuj en la stilo de li (kaj Lully), kaj aliaflanke la prouloj de la "itala opero" en la stilo de Pergolesi, kvankam nur artaj preferoj tiu kverelo estis ofte akra.

La plej gravaj el liaj operoj estas:

  • ’’Hippolyte et Aricie’’
  • ’’Les Indes Galantes’’
  • ’’Castor et Pollux’’
  • ’’Dardanus’’
  • ’’Zoroastre’’

Sed nuntempe plej ludataj estas liaj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Partituroj rete videblaj: