Jean Piaget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean Piaget.jpg

Jean PIAGET [piaĵe] naskiĝis en la 9-a de aŭgusto 1896 kaj mortis en la 16-a de septembro 1980, biologisto franca-svisa konata pro sia studo de la konada disvolvigo en infanoj.

Li vicigis kvar staĝojn de konada disvolvigo:

  1. Sentmova;
  2. Pra-operacia;
  3. Konkreta operacia;
  4. Formala operacia;

Tiuj kvar staĝoj havas la sekvajn karakterojn:

  1. Neŝanĝebla vicsekvado;
  2. universaleco (ne kulture influeblaj)
  3. rilata al konada disvolvigo, sed
  4. ĝeneralebla al aliaj fukcioj
  5. staĝoj estas logike organizeblaj
  6. hierarkia naturo de vicsekvoj de staĝoj (ĉiu sinsekva staĝo alprenas elementojn de antaŭaj staĝoj, sed pli malsamige kaj komplete)
  7. staĝoj reprezentas kvalitan malsamecojn en pensmaniero, ne nur simple kvante

La teorio de Piaget supozas, ke la homo disvolvas skemojn (konceptajn modelojn) por asimili aŭ por akomodi novajn informojn. Tiuj konceptoj estas klarigeblaj kiel akomodoj de novaj informoj en antaŭaj skemoj por ebleco de alveno de novaj informoj, sinsekve.

La teorioj de Piaget pri la psikologia disvolvigo forte influas la ideojn de moderna pedagogio. Inter aliaj, Jürgen Habermas adoptis la ideojn de Piaget en sia laboro, speciale en la Teorio de komunika agado.

Piaget ankaŭ havis grandan impakton en la komputiko. Seymour Papert uzis la ideojn de Piaget en la disvolvigo de la komputa lingvaĵo Logo. Alan Kay uzis la teoriojn de Piaget kiel bazon al koncepto de la programa sistemo Dynabook, kiu influis la kreadon de ĉiuj modernaj komputilaj interfacoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]