Jean Racine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean Racine

Jean RACINE (naskiĝis 1639, mortis la 21-an de aprilo, 1699) estis tragedia franca poeto kaj dramverkisto de la 17a jarcento, samtempulo de Ludoviko la 14-a kaj de Molière.

Orfo li estas akceptata de religiulinoj de Port-Royal, kie li ricevas jansenistan edukon. Li unue provis agordigi siajn literturojn ambiciojn kun religia vojo. Poste li dediĉis sin al teatro. Li prezentas La Tebaido (la Thébaïde, 1664), poste Aleksandro la Granda (Alexandre le Grand, 1665), sed sian famon li ŝuldas al la granda sukceso de Andromaka (Andromaque, 1667). Li poste prezentas Britannicus (1669), Berenica (Bérénice, 1670), Bajazet (1672), Mitridato (Mithridate, 1673), Ifigenia en Aulido (Iphigénie en Aulide, 1674), Fedra (Phèdre, 1677). Nomumita historiografo de la reĝo, reakordiĝinta kun la Jansenistoj, li tiam rezignas pri teatro. Sed laŭ peto de Mme de Maintenon, li plu verkas por la lernantoj de Saint-Cyr la bibliajn tragediojn Ester (Esther, 1689) kaj Atalia (Athalie, 1691). La teatro de Racine montras la pasion kiel fata forto kiu detruas kiun ĝi posedas. Realigante la idealon de la klasika tragedio li prezentas agadon simplan klaran kies cirkonstancoj fontas de la pasio mem de la personoj. Racine ankaŭ verkis unu komedion La pledistoj (Les Plaideurs, 1668), sprita kritiko de la juristaj moroj.

Verkoj en esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]