Jean Simmons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Simmons
brita aktorino
brita aktorino
Persona informo
Naskonomo Jean Merilyn Simmons
Naskiĝo 31-a de januaro 1929
en Londono, Granda Britio
Morto 23-a de januaro 2010
en Santa Monica, Kalifornio, Usono
Mortokialo pulma kancero
Tombo Tombejo Highgate
Lingvoj angla
Loĝloko Crouch End • Santa MonicaLondono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono
Alma mater Aida Foster Theatre School
Familio
Patro Charles Simmons
Edz(in)o Stewart Granger • Richard Brooks
Infano Tracy Granger
Okupo
Okupo filmaktoro • infana aktoro • dancisto • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro
vdr

Jean SIMMONS (naskiĝis la 31-an de januaro 1929, mortis la 23-an de januaro 2010) estas brita aktorino.

Naskiĝinte en Londono, ŝi jam kiel infano havis malgrandajn filmrolojn. Ŝi famiĝis en la jaro 1946, per la filmo Great Expectations. Granda sukceso sekvis du jarojn poste: Pro la rolo de Ophelia en la Ŝekspira filmigo Hamlet ŝi estis nomumata por la Oskaro.

En 1950 ŝi edziniĝis al la aktoro Stewart Granger. Ŝi eklaboris en Hollywood kaj tie daŭrigis sian karieron. En la jaro 1960, post divorco, ŝi edziniĝis al la reĝisoro Richard Brooks. Pro rolo en lia filmo The Happy Ending (1969) oni duan fojon nomumis ŝin por la Oskaro.

Ekde la 1970-aj jaroj Jean Simmons aperis ĉefe en televidaj produktaĵoj, kiel ekz. North and South (1986)

Listo de filmoj

  • Give Us the Moon (Britio, 1944)
  • Great Expectations (Britio, 1946)
  • Hamlet (Britio, 1948)
  • Angel Face (Usono, 1952)
  • The Robe (Usono, 1953)
  • A Bullet is Waiting (Usono, 1954)
  • Guys and Dolls (Usono, 1955)
  • This Could Be the Night (Usono, 1957)
  • The Big Country (Usono, 1958)
  • Spartacus (Usono, 1960)
  • Elmer Gantry (Usono, 1960)
  • The Grass is Greener (Britio, 1960)
  • The Happy Ending (Usono, 1969)
  • North and South (televida produktaĵo, Usono, 1986)