Jean Thierry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'Espéranto sans peine, eldono de 1973.

Jean THIERRY (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1924 - mortis la 17-an de junio 1995) estis akademiano.

Esperanton li renkontis en la komenco de la 50-aj jaroj. Li fariĝis konvinkita e-isto en la "vigla, gaja kaj sprita etoso" de la kabareto La Tri Koboldoj de Raymond Schwartz, kie de post 1953 li mem sursceniĝis kun anekdotoj kaj memtradukitaj kanzonoj. Li teatris ankaŭ en amatora E-trupo kaj rolis epizode en la E-lingva filmo Angoroj (1964). Grandnombre li verkis teatraĵetojn kaj skeĉojn, el kiuj multaj estis prezentitaj en E-aranĝoj. Amiko de Schwartz, Thierry ankoraŭ en 1994 prelegis pri li en kolokvo de la Akademio de Esperanto.

Thierry rapide ricevis sinsekvajn movadajn respondecojn: Pariza vicdelegito de UEA (1956-1961); konsiliano de Unuiĝo Franca por Esperanto (1957-74) kaj poste UFE-vicprezidanto, respondeca pri kulturo kaj pri eksterlerneja E-instruado (1967-74); redaktoro de Franca Esperantisto (1963-66), kaj prezidanto de Franca E-Instituto. Li estis inter la fruaj subtenantoj de Kastelo Gresillon: li ofte gvidis seminariojn tie kaj en aliaj kulturcentroj Esperantaj, kiel La Kvinpetalo en Bouresse.

Li funkciis kiel komitatano de UEA inter 1958 kaj 1974, kaj estis estrarano pri kongresoj kaj konferencoj (1969- 1971). Dum jardeko li reprezentis UEA ĉe la Pariza sidejo dc Unesko. Proteste kontraŭ la ŝanĝoj en UEA de post la Hamburga UK, en 1974 li eksiĝis el la Asocio.

Li kunfondis Horizonto, la revuon de Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), kaj membris en ties redakta komitato dum la tuta aperdaŭro (1976- 1987). La duan Internacian E-Konferencon de NEM li kunorganizis en Parizo (1976). Li vicprezidis Organizan Societon de Internaciaj E-Konferencoj ekde ties fondo (1988).

En sia lasta jardeko li elstare aktivis sine de la Akademio de Esperanto. Ekde sia membriĝo (1986) li okupis la postenon de sekretario-kasisto. Samjare li kunfondis la subtenan asocion "La amikoj de l'Akademio de Esperanto". Helpate de sia edzino, de 1987 li redaktis la jarkvaronan bultenon La letero de l'Akademio de Esperanto.

Thierry aŭtoris la lernolibrojn Je parle espéranto (1972, 50 mil ekz.) kaj, precipe, L'espéranto sans peine ("Esperanto sen peno",1973,1993), kiu aperis en la fama franca serio Assimil. Li estis kunlaboranto de Esperanto en perspektivo, kaj regule kontribuis al La Gazeto kaj aliaj E-periodaĵoj.