Jean le Veneur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean le Veneur estis benediktano kaj franca politikulo de la 16-a jarcento.

De 1524 al 1539, li estris la abatejon de Monto Sankta Mikaelo en Bretonujo.

En 1526 Francisko la 1-a nomumis lin ĉefpastro de Francujo.

Kiam la reĝo de Francujo pilgrimis al la abatejo la 8-an de majo 1532[1], Jean le Veneur rekomendis al li Jacques Cartier kiel marpiloto al malkovrontaj landoj. La financisto de la abatejo apartenis al la bofamilio de Jacques Cartier. Jean le Veneur promesis provizi monaĥojn el sia abatejo, kaj partopreni la elspezojn, se la reĝo fintraktos la ekspedicion.

En 1533, Jean le Veneur estis ordenita kardinalo de la papo Klemento la 7-a. Kun la subteno de la kardinalo Médicis, nevo de la papo, li konsilis al la papo skribi novan buleon pri la partigo de la malkovrintaj landoj, favore al Francujo.

En 1533, la papo Klemento la 7-a precizis, ke la partigo de la mondo koncernas nur la jam malkovrintajn landojn, ne la malkovrontajn landojn. Francisko la 1-a do ne plu timis pro puno de la papo. La mondo estos partigita inter 4 partoj : norde inter angloj kaj francoj kaj sude inter hispanoj kaj portugaloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves Jacob Jacques Cartier Ed. Ancre de marine 2000