Jeanne Jugan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeanne Jugan
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1792 (1792-10-25)
en Cancale
Morto 29-an de aŭgusto 1879 (1879-08-29) (86-jaraĝa)
en Saint-Pern
Tombo Bretonio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo romkatolika monaĥino
vdr

Jeanne JUGAN, religie fratino Maria de la Kruco (fr. sœur Marie de la Croix), naskiĝis en Cancale (Ille-et-Vilaine) la 25-an de Oktobro 1792. Filino de marfiŝisto, ŝi mortis en Saint-Pern la 28-an de Aŭgusto 1879, ŝi fondis la kongregacion de la Fratinetoj de la malriĉuloj (fr. Petites Sœurs des Pauvres).

Tiu humila popolfilino, simpla servistino, kompate emociita je la vido de maljunuloj, kiuj mortis forlasitaj, fondis en Saint-Servan instituton, kiu, de tiam, ne ĉesis prosperi.

Ŝi estis beatigita en 1982 de Johano Paŭlo la 2-a kaj estis kanonizita de Benedikto la 16-a la 11-an de Oktobro 2009 [1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jeanne Jugan naskiĝis apud Cancale, en la domgrupo de Petites-Croix, la 25-an de oktobro 1792, de marfiŝista patro, kiu mortis surmare 4 jarojn poste. En 1810, ŝi ekservis vicgrafinon, kiel kuirhelpantino. Ses jarojn poste, ŝi definitive repuŝis edziniĝpeton de juna maristo: "Dio volas min por si. Li tenas min por verko ankoraŭ nekonata..." En 1817, ŝi forlasis Cancale por Saint-Servan, urbo nun ligita al Saint-Malo. Ŝi eniris kiel fleghelpantino en la hospitalo de Rosais. Ŝi forlasis tiun hospitalon en 1823 pro tro granda laceco. Ŝi estis akceptita de fraŭlino Lecoq, kun kiu ŝi amikiĝis. Kune, ili vizitis multajn malriĉulojn de la paroĥo. Sed en 1835, F-ino Lecoq mortis. Jeanne fariĝis taglaboristino. Du aŭ tri jarojn poste, kun amikino, Françoise Aubert, nomata "Fanchon", ŝi luprenis apartamenton je la n°2 de la strato de la centro (fr. rue du Centre) en Saint-Servan.

En vintro 1839, Jeanne akceptis kriplan kaj blindan maljunulinon, Anne Chauvin, al kiu ŝi lasis sian liton kaj instaliĝis en la grenejo. Tio estis la humila komenciĝo de granda verko. Jeanne estis 47-jara.

En la sekvantaj jaroj, kelkaj junaj virinoj asistis ŝin en tiu nova tasko, ĉar la akceptitaj personoj estis pli kaj pli multaj. Du aŭ tri jarojn poste, ŝi komencis monkolekton. En Majo 1842, ŝi estis elektita kiel superulino de la asocieto, en ĉeesto de la abato Auguste Le Pailleur, vikario en Saint-Servan. Embrio de hospitala regulo, inspirita de la Regulo de la Fratoj de Saint Jean de Dieu, estis ellaborita; la nomo de "Servistinoj de la Malriĉuloj" (fr. "Servantes des Pauvres") estis adoptita.

En Decembro 1843, Jeanne estis reelektita superulino. Kelkajn tagojn poste, la abato Le Pailleur, laŭ sia propra decido, nuligis la elekton kaj elektis Marie Jamet, unu el la tri aliaj membroj, por anstataŭi ŝin.

En 1844, la "Servistinoj de la Malriĉuloj" fariĝis la "Fratinetoj de la Malriĉuloj". La sekvantan jaron, la franca Akademio aljuĝis al Jeanne Jugan, por ŝia bonfarado, la premion "Montyon". Jeanne fariĝis fama, la gazetistoj interesiĝis pri ŝi. En 1846, ŝi fondis du novajn domojn en la Piletière, en Rennes, kaj en Dinan. La angla romanverkisto Charles Dickens venis por viziti unu el ŝiaj domoj.

La 6-an de Decembro 2008 : subskribo de la promulgo de la dekreto de la Kongregacio por la kazoj de la Sanktuloj permesita de Benedikto la 16-a agnoskante la miraklon per la propetado de la beatulino Jeanne Jugan (Fratino Maria de la Kruco).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Arkivoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Dokumenta filmo "Jeanne Jugan- La unua Fratineto de la Malriĉuloj, farita de Yves-Marie Geffroy kaj Marc Bellay Oktobro 2009 - daŭro 26 mn