Jeffrey S. Medkeff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeffrey S. Medkeff
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01)
en Akron
Morto 3-an de aŭgusto 2008 (2008-08-03) (40-jaraĝa)
en Houston
Mortokialo hepata kancero
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Jeffrey S. MEDKEFF (naskiĝis en 1968 en Akron (Ohio), mortis la 3-an de aŭgusto 2008 en Houston (Teksaso)) estis usona astronomo, scienca verkisto kaj edukisto. Li estis ankaŭ fasonisto de aŭtomataj teleskopoj, filantropo kaj advokato de la persona kaj seksa liberecoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Akron, li kreskis en Cuyahoga Falls (Ohio) kaj estis edukita en la Ŝtata Universitato de Ohio. June, li estis trafita de astmo kaj suferis longajn enmalsanulejigojn.

En la komencaj 1990-aj jaroj li estis estro de teknolologia ekfirmao, kiun li vendis kun profito. Li poste prenis postenon de analizisto de informa sistemo ĉe Ŝtata Universitato de Ohio. En 1994, li iris en Sierra Vista (Arizono), kie li laboris en la Observatorio Junk Bond en programo de serĉo de asteroidoj. Ĉar li trovis tiun laboron teda, li disvolvis sistemon de aŭtomata observo kaj redukto de la datumoj por tiu tasko. En 1997, li adoptis la komencan formon de la normo ASCOM (angle por AStronomy Common Object Model) por la komuniko kun flankaparatoj kiel fotiloj kaj teleskopoj.

En 1999, la akiro de bildoj de asteroidoj elde la observatorio estis plene aŭtomatigita. Medkeff kreis je tia epoko la Observatorion de Rockland kaj poste iĝis direktoro de la privata "Observatorio de Astronomia Esploro per Malgranda Teleskopo" (angle Small Telescope Astronomical Research Observatory). Postaj disvolvoj estis faritajn en tiu-ĉi ambaŭ instalaĵon.

Je la fino de 2000, la selekto de celoj por noktaj observadoj estis farita per komputilo, kvankam astronomoj povis difini specifiajn celojn. Dum ĉi-tiu epoko, pluraj observatorioj en Arizono, Aŭstralio kaj Eŭropo uzis tute aŭ parte la sistemon de Medkeff. De 2000 ĝis 2004, li plibonigis la programaro, kaj adaptis ĝin por studoj pri supernovaoj kataklismaj variantaj steloj kaj transneptunaj objektoj. En 2004, pluraj famaj observatorioj uzis tiun programaron aŭ adaptis la fontkodon por sia uzo.

Kiel rezulto de sia laboro, Medkeff malkovris aŭ kun-malkovris 10 asteroidojn, laŭ IAU[1] en 1999 kaj 2000.

Kariero de scienca verkisto kaj edukisto[redakti | redakti fonton]

En 1986, li komencis verki arikolojn por Sky & Telescope kaj iĝis kunlaboranto ĉe tiu-ĉi revuo ĝis 2004. En la fino de la 1990-aj jaroj li estis aktiva en astronomia klubo, kies celo estis popularigo de astronomio, kaj li donis multenombrajn prelegojn en pluraj lokoj

En 2004, Medkeff vendis sian firmaon kaj retiriĝis el la kampo de la teknologio. Kun sia edzino, li tranloĝiĝis en Eagle River, proksime de Anchorage (Alasko) kaj aniĝis al grupo da amatoraj astronomoj kiuj donis senpagajn prelegojn. Komence de 2005, li mem donis prelegon pri la stela evoluo.

Li plu disvolvis plurajn prezentaĵojn kaj dokumentojn disdonitajn al ĵurnalistoj pri scienco, disvolvante instruajn materialojn kaj kursojn por instruistoj kaj hejminstruantoj. Je la fino de 2005, li dediĉis sian personan havaĵon al tiu strebo, kaj li ne akceptis eksterajn monhelpojn.

En decembro 2007, li kreis la blogon Blue Collar Scientist,[2] kie li verkis pri scienco, scienca komunikado, skeptikismo kaj ateismo.

Morto[redakti | redakti fonton]

En junio 2008, Medkeff estis diagnozita kiel trafita de primara kancero de la hepato (hepatocelulara karcinomo) kaj sekvis kuracadon ĉe la M. D. Anderson Cancer Center de Houston (Teksaso). Li mortis la 3-an de aŭgusto 2008.[3]

La asteroido 41450 Medkeff [4] estis nomita en lia memoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]