Jeffrey Sachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeffrey Sachs

Jeffrey David SACHS (5-an de Novembro, 1954, en Detrojto (Miĉigano)) estas usona ekonomikisto kaj Direktoro de la Earth Institute ĉe Universitato Kolumbio. Li verkis multajn verkojn pri ekonomiko kaj lastatempe pri malriĉeco kaj la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ tio kaj la projekto Millennium. En sia lasta verko "La fino de malriĉo. Kiel atingi ĝin niatempe?" li fruntas la problemon de malriĉo ekde la vidpunkto de tutmondiĝo. Tiu libro ĝuas enkondukon de kantisto Bono.

Verkaro