Jefim Zajdman

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jefim ZAJDMAN (naskiĝis la 8-an de julio 1937) estas aktivulo el Jalto, esperantisto ekde 1957. Kunfondinto de la unua SEJM, unua gvidanto de ĝia kulturfako. Iniciatinto kaj organizanto de festivaloj Velura Sezono ekde 1979. Fondinto de Jalta E-klubo "Tero" (1977) kaj kunfondinto de Jalta barda klubo "Земля", kunorganizanto de la unua urba barda festivalo "Осенняя Ялта". Tradukis multajn kantojn al Esperanto, inter kiuj dekoj bardaj. En 1977 tradukis kelkajn ariojn el rok-opero “Jesuo Kristo – superstelulo” de Webber kaj prezentis en E-aranĝoj en Jalto, Dagestano kaj Kijivo. En 1981 verkis humuran teatraĵon en versoj “Krimea legendo”, prezentatan ĝis nun. Ekde la 23-a de septembro 2006 organiza gvidanto de la jalta studio – filio de E-teatro. Recenzas E-diskojn kaj librojn por centraj E-gazetoj, kontribuas al E-gazetoj, okupiĝas pri historio de pionira E-movado. Komitatano de ILEI.