Jelena Lebedeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jelena Lebedeva (naskiĝis en 1965, mortis la 26-an de februaro 1997 en Moskvo), konata kiel Lena, estis rusia esperantistino. Ŝi naskiĝis en 1965 kaj ekestis esperantisto ekde 1981. Ŝi agadis en tiama tutlanda organizo SEJM kiel komitatano (1988-1992), kaj internacie en TEJO kiel estrarano pri kongresoj kaj komitatano (1993-1995). Ŝi kunorganizis multajn Esperanto-renkontiĝojn, inter aliaj la Rusian Esperantistan Kongreson en Kolomna (1991) kaj la Internacian Junularan Kongreson en Sankt-Peterburgo (1995).

De 1994 ĝis sia morto, ŝi estis edzino de esperantisto Andrej Grigorjevskij. Ŝi mortis post malsano en Moskvo.

Studinte historion, Lena fariĝis delegito[klarigu] pri eldonado kaj historio.