Jelgava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jelgava
urba blazono
Jelgava (Latvio)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
ŝtato: Latvio
regiono: Zemgalio
distrikto: eksterdistrikta urbo
ricevo de urbaj rajtoj: dum 1573
nombro de loĝantoj: 66136 (stato 2005)
areo: 60 km²
internacia telefona prefikso: (+371) 630
koordinatoj: 56° 39' norde, 23° 42' oriente

Jelgava - germane Mitau, ruse historie Елгава/Jelgava kaj Митава/Mitava, pole historie Mitawa, litove historie Mintauja kaj Jelgava – estas urbo en la centra parto de Latvio. Jelgava apartenas al la regiono Zemgalio kaj situas 44 kilometrojn sudokcidente de la landa ĉefurbo Rigo. Komence de 2005 la urbo havis 66 136 loĝantojn kaj estas la plej granda urbo de la regiono. Ĝis la jaro 1919 Jelgava estis la ĉefurbo de la historia regiono Kuronio.

Jelgava situas en fekunda ebenaĵo ĉe la norda bordo de la rivero Lielupe, kies inundoj ĉiuprintempe endanĝerigas la malmonte situantan urbon. La urbo enkadriĝas de la Jakoba Kanalo, nomita laŭ la germanlingva kuronia duko Jakob Kettler, estas fervoja nodopunkto kaj grava bazarejo por greno kaj ligno.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la latva nomo 'Jelgava' devenas de la vorto "jelgab" el la livona lingvo, kiu signifis "malalta loko". La origino de la germana nomo 'Mitau' malklaras, iuj sciencistoj supozas devenon de la latva verbo mītmainīt, "ŝanĝ(iĝ)i", aliaj mallongigon de la germana vortumo "mitten in der Aue", do "meze de la apudrivera herbejo".

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jelgava havas regulajn, larĝajn stratojn, ĉe kiuj viciĝas la vilaoj de la germanlingvaj baltiaj nobeloj loĝintaj en la ĉefurbo de la germanlingve konkerita mezepoka regno Kuronio. La unua fortikaĵo de la germanaj dukoj de Kuronio, kiu konstruiĝis dum 1266, estis detruita dum la 18-a jarcento de la germana duko Ernst Johann von Biron, kiu anstataŭe inter la jaroj 1738 kaj 1772 konstruigis vastan kaj imponan barokan kastelon ("Jelgavas Pils") ĉe ponto super la rivero. La kastelo enhavas la ĉerkojn de ĉiuj germanaj dukoj de Kuronio kaj estas ĉirkauita de vasta parko.

Inter la simboloj de la urbo ankaŭ estas la baroka preĝejo Sankta Anna, la turo de la detruita preĝejo Sankta Triunuo kaj du vidindaj novklasikismaj konstruaĵoj, " Villa Medem" kaj "Academia Petrina".

Historio[redakti | redakti fonton]

La balta tribo de livonoj dum la 10-a jarcento setlis en la areo inter la riveroj Lielupe kaj Driksa. Meze de la 13-a jarcento, la germanaj kavaliroj de la Livonia Ordeno konkeris la regionon, kaj inter 1265 kaj 1266 konstruigis la fortikaĵon "Mitau" sur antaŭa insula fortikaĵo (Pilssala, "fortikaĵa insulo") de la livonoj. Kun Mitau kiel suda fortikaĵo la germanaj kavaliroj ĝis la jaro 1290 konkeris la baltajn livonojn kaj zemgalojn de la ĉirkaŭaĵo. Dum 1345 la balta armeo de la Grandduklando Litovio sukcesis prirabi la urbon, kaj poste ĝi plifortikiĝis kaj pligraviĝis kiel germana fortikaĵo kontraŭ la litova armeo.

Post la definitiva malfondo de la Livonia Ordeno dum la Livonia Milito la urbo dum 1561 iĝis parto de la germanlingva duklando Kuronio. Dum 1573 ĝi sub la germana nomo Mitau ekhavis urbajn rajtojn kaj dum 1578 iĝis ĉefurbo de la unuiĝinta germane regita duklando Kuronio kaj Zemgalio. Kiam la duklando dividiĝis dum 1596, Mitau iĝis la rezidejo de la duko Friedrich Kettler de Zemgalio. Dum 1617 la urbo denove iĝis ĉefurbo de unuiĝinta duklando kaj ĉar tiu regno iĝis vasaloŝtato de la imperio Pollando-Litovio, ankaŭ la pola nomo Mitawa iĝis kutima.

La ripetaj militoj de Pollando-Litovio kun Svedio kaŭzis plurajn sieĝojn de la urbo. Tamen la loko iĝis centro por komerco kaj metia laboro. Kun la fortiĝo de la najbara regno Rusio la duklando kaj urbo tamen pli kaj pli estis sub ties influo.

kastelo Jelgava, rigardo super la rivero Lielupe

La antaŭlasta germana duko de Kuronio, Ernst Johann von Biron plivastigis la urbon precipe rilate al kulturaj institucioj. Li konstruis la nunan dukan kastelon, en kiu teatraj surscenigoj estis tre subtenitaj, kaj malfermigis la unuan publikan librejon de la urbo. Dum la jaro 1775 li malfermigis la universitaton Academia Petrina, kiu iĝis la scienca-kleriga centro de la lando.

Post kiam komenciĝis la Franca Revolucio dum 1789, la urbanoj postulis pli da rajtoj. Dum 1795 tamen la urbo kun la resto de Kuronio okaze de la tria dispartigo de Pollando-Litovio inter la imperioj Rusio, Prusio kaj Aŭstrio estis okupita de la Rusa Imperio kaj sekve ekhavis la nomon Митава (Mitava).

Inter la jaroj 1798-1801 kaj 1804-1807 la urba palaco estis rezidejo de la duko de Provenco kaj pli posta reĝo de Francio Ludoviko la 18-a. Dum 1799 ĉi-tie reĝidino Marie Therese Charlotte, filino deLudoviko la 16-a kaj reĝino Marie Antoinette geedziĝis kun sia kuzo, la duko de Angoulême. Kvankam la urbo dum la napoleonaj militoj estis okupita fare de la armeo de Prusio, ĝi tiam apenaŭ estis detruita.

Plian kreskon la urbo spertis post ligo al la fervoja reto dum 1868. Latvoj de la ĉirkaŭa regiono kiel komercistoj, metiistoj, instruistoj kaj oficistoj ekloĝis en la urbo. Dum la jaro 1914 Jelgava havis pli ol 45.000 enloĝantojn.

Post komenco de la Unua Mondmilito la urbo suferis signife. La germania armeo konkeris la urbon, kaj poste ĝi estis batalkampo inter la Ruĝa Armeo, germane baltiaj soldataroj kaj latvaj sendependistoj. Post la venko de la latvaj soldataroj Jelgava iĝis unu el la plej gravaj urboj de la sendependiĝinta Latvio.

Sekve de la sekreta aldona protokolo de la Ribbentrop-Molotov-pakto, la Sovetunio dum junio 1940 konkeris kaj aneksis la urbon kune kun la resto de Latvio (kaj de la du aliaj ĝis tiam sendependaj baltiaj ŝtatoj Litovio kaj Estonio). Granda parto de la restinta germanlingva enloĝantaro sekvis la alvokon forlasi la urbon kaj translokiĝi al Nazia Germanio.

Inter la jaroj 1941 kaj 1944 la armeo de Nazia Germanio okupis la urbon kune kun la resto de Baltio, ĝis ĝi reokupiĝis fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. La historia urbocentro, industriaj entreprenoj, la fervoja reto kaj publikaj konstruaĵoj detruiĝis dum la bataloj – resume nur 10 procentoj de la urbaj domoj entute restis loĝeblaj. Dum la sekvaj 50 jaroj da sovetunia okupiĝo de Latvio, la epoko de Latva Soveta Socialista Respubliko, la urbo moderne rekonstruiĝis.

Nuntempe, kadre de la ekde 1991 denove sendependa Latvio, la urbanoj penas pri la reampleksigo de turismo kaj de scienca esploro. Ekde la jaro 1939 la urbo estas sidejo de la Kamparana Universitato de Latvio ("Latvijas Lauksaimniecības Universitāte").

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Carl Melville

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj de Jelgava estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]