Jelly Koopmans-Schotanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nederlanda esperantisto

Jelly KOOPMANS-SCHOTANUS (naskiĝis la 16-an de decembro 1919 en Nijehaske; mortis la 17-an de novembro 1998 en Arnhem, Nederlando) estis laika predikantino de la nederlanda reformita eklezio kaj aktivulino de KELI. Ŝi ofte predikis en esperantlingvaj diservoj, kunorganizis kristanajn Esperanto-aranĝojn kaj verkis plurajn broŝurojn pri kristanaj temoj.

Ŝia libreto "Preĝo por ĉiu tago" aperis ankaŭ en germana traduko en eldonkvanto de kelkdek mil ekzempleroj.

En 1950 ŝi edziniĝis al Wim Koopmans (1918-2006); iliaj kvar infanoj Benata, Donita, Feliĉa kaj Espero (1957-2010) iĝis denaskaj esperantistoj.

Verkoj

  • Preĝo por ĉiu tago (1-a eldono 1969, 3-a eldono 1979, 4-a eldono 2007)
  • Bete mit mir (germanlingva eldono de Preĝo por ĉiu tago, tradukita de Dietrich Böning), 1980