Jenő Ádám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Ádám
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1896 (1896-12-12)
en Szigetszentmiklós
Morto 15-an de majo 1982 (1982-05-15) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Jenő Ádám
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Jenő ÁDÁM, hungare Ádám Jenő estis hungara komponisto, muzika pedagogo kaj dirigento.

Memortabulo pri Jenő Ádám

Jenő Ádám naskiĝis la 12-an de decembro 1896 en Szigetszentmiklós. Li mortis la 15-an de majo 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Ádám estis militkaptito dum la 1-a mondmilito en Rusio, kie li jam dirigentis kaj fondis muzikan lernejon en Tatarsk. Hejmenveninta li frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto, kie la plej grava instruisto estis Zoltán Kodály. En 1933 li lernis en Berlino, sed li instruis en Budapeŝto ĝis 1959. Li estis la ĉefa strebanto por metodo de "Kodály". Li ofte prelegis en la Hungara Radio kaj televizio. Li ricevis premion en 1955, post du jaroj premion Kossuth.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ez a mi földünk (Tio estas nia Tero), muzikaĵo, 1923
  • Magyar Karácsony (Hungara Kristnasko), muzikaĵo, 1929
  • Európa (Eŭropo), muzikaĵo, 1939
  • Ember az úton (Homo sur la vojo), muzikaĵo por koruso
  • 2 vonósnégyes (2 muzikaĵoj por 4 violonoj), ĉambra muziko, 1924
  • Arany János dalai (Kantoj de János Arany), ĉambra muziko, 1951
  • 6 akompanaj muzikaĵoj por filmoj
  • A skálától a szimfóniáig (De la skalo ĝis la simfonio), faklibro, 1943
  • A muzsikáról (Pri la muziko), libro, 1954
  • Módszeres énektanítás (Sistema muzikinstruado), faklibro, 1944
  • Énekkönyv lernolibra serio por klasoj 1-8, 1944

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Memordomo en Szigetszentmiklós
  • Memortabulo en Budapeŝto
  • muzikaj lernejoj havantaj la nomon "Ádám Jenő"
  • busto antaŭ muzika lernejo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio