Jenő Bory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Bory
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1879 (1879-11-09)
en Székesfehérvár
Morto 20-an de decembro 1959 (1959-12-20) (80-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto
vdr

Jenő Bory [bori], hungare Bory Jenő estis hungara arkitekto, poeto, profesoro, pentristo kaj skulptisto.

Jenő Bory naskiĝis la 9-an de novembro 1879 en Székesfehérvár. Li mortis la 20-an de decembro 1959 en Székesfehérvár.

Burgo de Bory
Episkopa puto en Székesfehérvár

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Bory frekventis universitaton pri konstrutekniko en Budapeŝto, poste ĉeflernejon pri skulptado. Liaj majstroj estis Alajos Stróbl kaj Bertalan Székely. Poste li studadis en Germanio kaj Italio. Inter 1911-1946 li instruis konstruteknikon kaj skulptoarton en la universitato. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1906-1944 li ekspoziciis 185 skulptaĵojn. Li kun sia edzino konstruis Bory-burgon ekde 1923. Liaj skulptaĵoj estas videblaj tutlande.

Ornamputo en Kaposvár

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bory-burgo
  • poemetoj legeblaj en la burgo
  • skulptaĵoj
  • pentraĵoj

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio