Jenő Daday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jenő DADAY [dadai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Daday Jenő estis hungara zoologo, biologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1910).

Jenő Daday [1] naskiĝis la 24-an de majo 1855 en Transilvanio, en Búzamező (nuntempa Buzaş en Rumanio). Li mortis la 2-an de aprilo 1920 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Daday studis en Universitato Kolozsvár, kie li akiris diplomon en 1878. Li komencis sian karieron loke en la universitato, kie li instruis ĝis 1888 (sed li laboris en 1885 en Napolo), poste en universitato de Budapeŝto. Li havis postenon ankaŭ en Hungara Nacia Muzeo. Li okupiĝis precipe pri faŭnoj de riveroj, lagoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Magyar Állattani Irodalom ismertetése (priskribo de la hungara faŭna literaturo) 1870-1891)
  • Rovartani műszótár (Entomologia fakvortaro) (1894)
  • A magyarországi tavak halainak természetes tápláléka (Naturaj nutraĵoj de fiŝoj de hungarlandaj lagoj) (1897)
  • Mikroskopische Süsswasserthiere aus Ceylon (1898)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.