Jenő Gárdonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GÁRDONYI Jenő (ga:rdonji) estis rumanuja hungara/hungara redaktoro, ĵurnalisto naskita en Arado la 6-an de septembro 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de majo 1981.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jenő Gárdonyi debutis en Arado en 1916 kiel kunlaboranto de la Aradi Közlöny. Post sia abiturienta ekzameno li iĝis ĵurnalisto de la Függetlenség, Arad és Vidéke, dume por unu jaro de la tagĵurnalo Újvidéki Hírlap. En Budapeŝto li estis artikolisto de la teatraj gazetoj kaj de la spritaĵgazeto Magyar Figaro. Kiel raportisto el Transilvanio de la Est-Lapok li revenis en Aradon. Li estigis teatran semajngazeton kun titolo Aradi Színpad . Poste en Budapeŝto li gvidis la rubrikon de la ĉefurba gazeto Magyarország. Dum la dua mondmilito li estis en laborkampo. En 1946-1948 li estis respondecredaktoro de urbopolitika gazeto Fővárosi Napló. De 1950 li estis kunlaboranto de Magyar Nemzet, post sia pensiuliĝo en 1962 ĝia artikolisto. En la teatro Városi Színház de Arado oni prezentis liajn du operetojn (Tűzijáték; Fenség hadnagya). Li estis distingita per premio Aranytoll (1979).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Budapesti Hivatali Útmutató informfaklibro, eldonita kaj redaktita;
  • Sír a szívem (poemoj, Arad, 1917).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon