Jenő Gothard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Gothard
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1857 (1857-05-31)
en Szombathely
Morto 29-an de majo 1909 (1909-05-29) (51-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo • maŝinkonstrua inĝeniero
Verkoj Ikervár Hydroelectric Power Plant
vdr

Jenő Gothard [gotard], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gothard Jenő estis hungara astronomo, inĝeniero, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Royal Astronocinal Society (1883).

Stelo de Gothard (M57) sur stela mapo

Jenő Gothard [1] naskiĝis la 31-an de majo 1857 en iama vilaĝo Herény, kiu nun estas urboparto de Szombathely. Li mortis la 29-an de majo 1909 en Herény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Gothard frekventis gimnazion en Szombathely, universitaton en Vieno. Post lernado li ne laboris, sed li okupiĝis hejme pri fiziko kaj astronomio. En 1879 en Székesfehérvár li konatiĝis kun Miklós Konkoly-Thege, baldaŭe li studvojaĝis eksterlande, fine hejme li konstruis observatorion en 1881. Helpe de lia frato li ankaŭ fotadis la stelojn. Helpe de foto li malkovris en 1886 novan stelon ĉe Liro (konstelacio), krome li estis la unua, kiu fotis sukcese kometojn. Li konstruigis akvocentralon en Ikervár kaj helpe de kurento li funkciigis tramon en Szombathely.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az újabbkori csillagászat módszerei és megfigyelésmódjai (1886)
  • A photographia (1890)
  • Spektralphotographiai tanulmányok (1891)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]