Jenő Jandó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jenő Jandó, hungare Jandó Jenő estas hungara pianisto.

Jenő Jandó naskiĝis la 1-an de februaro 1952 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Jandó frekventis Muzikakademion Franz Liszt en Budapeŝto inter 1968-1974, kie li lernis de Pál Kadosa. En 1970 li atingis la 3-an lokon en konkurso de pianistoj en Budapeŝto, baldaŭe li atingis 2-an kaj 1-an lokojn en aliaj urboj. En 1974 li instruas en la Muzikakademio, krome li koncertadas ankaŭ eksterlande, ekzemple en Usono kaj Japanio. Liaj dirigentoj estis ekzemple János Ferencsik, Ádám Fischer, Zoltán Kocsis, Lamberto Gardelli. Li ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Li plej ofte pianludas de Franz Liszt, Béla Bartók, Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven, Franz Schubert, Antonín Dvořák kaj Johannes Brahms.

Fontoj[redakti | redakti fonton]