Jenő Jendrassik (fiziologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Jendrassik
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1824 (1824-11-18)
en Cavnic
Morto 3-an de marto 1891 (1891-03-03) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Vieno
Familio
Infanoj Ernő Jendrassik • Alfréd Jendrassik
Parencoj György Jendrassik
Rudolf Ortvay
Okupo
Okupo fiziologo • kuracisto • universitata instruisto
vdr

JENDRASSIK Jenő (jendraŝik) estis hungara fiziologo, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Kapnikbánya la 18-an de novembro 1824 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de marto 1891. Li estis la patro de neŭrologo Ernő Jendrassik.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Jendrassik post havigo de diplomo pri filologio finis medicinajn studojn de 1847 en Vieno, kie li diplomiĝis en 1853. Du jarojn li laboris en la publika malsanulejo de Vieno kiel operacistudento, pli poste li estis ĥolera kuracisto en Transilvanio. Post tio li plukvalifigis sin en la institutoj anatomiaj (Brücke kaj Ludwig). En 1857 li iĝis en Koloĵvaro profesoro pri medicina teorio. De 1860 ĝis sia morto li estis publika ordinara profesoro de la universitato de Pest (urbo). En jaroj 1884–85 li estis rektoro. Laŭ liaj planoj konstruiĝis la anatomia instituto, kiu apartenis en tiu tempo inter la plej mondernajn. Li estis la unua kultivanto en Hungario de la medicina fiziko. Li konstruis plurajn anatomiajn aparatojn. Li havis grandan rolon en la organizado de la Landa Konsilantaro pri Publiksano.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Két új szemmérészeti mód (Pest, 1867);
  • Értekezés a myo-mechanika köréből (Bp., 1882);
  • J. J. tanár hátrahagyott iratai (kunmetis dr. Ernő Jendrassik, Bp., 1891).

Fonto[redakti | redakti fonton]