Jenő Klupathy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Klupathy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1861 (1861-10-21)
en Košice
Morto 2-an de marto 1931 (1931-03-02) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Jenő Klupathy [klupati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klupathy Jenő estis hungara fizikisto, elektra inĝeniero, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1908).

Jenő Klupathy [1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1861 en Hungara reĝlando, en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 2-an de marto 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Klupathy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto inter 1876-1880. Post lernado li restis samloke en la universitata instituto ĝis 1888, sed li plulernis en Germanio. Inter 1888-1903 li instruis ankaŭ en gimnazio. En 1896 li studvojaĝis en Anglio, Francio kaj Italio. Inter 1908-1921 li instruis kaj esploris en Universitato de Budapeŝto havanta la rangon ordinara profesoro. Li faris en Hungario la unua rentgenajn fotojn (ekzemple pri mano de Loránd Eötvös. Lia grava invento estis la pli moderna arkolampo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A folyadékok közötti válaszfelületek feszültségéről (1885)
  • Vezérfonal az elektromosság és mágnesség tanához (Gvidlinio pri scio de elektro kaj magneto), (1890)
  • A kathodsugarak mágnesi hatása (1907)
  • Physikai mérések I (Fizikaj mezuradoj), (1912)

Fontoj[redakti | redakti fonton]